Kelkaj datumoj pri la ŝtata buĝeto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-09 10:32:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ilustra Bildo

Havano, feb 9 (RHK) En detala artikolo publigitia en la ciferenca gazeto Cubadebate, oni konfirmas ke  hodiaŭ ĉiuj okuloj de analizistoj estas koncentritaj al la potencialo por solvi la problemojn de la insula ekonomio kaj la rolo de la ŝtata buĝeto.

Oni  atentigas, ke la redukto de la fiska deficito en Kubo estas afero de esenca graveco por la ekonomia kaj socia disvolviĝo de la lando, indikilo kiu okazas kiam registaraj elspezoj superas ĝian enspezon, kondukante al pliigo de publika ŝuldo kaj serio de longtempaj negativaj efikoj.

Krome, ĝia redukto ankaŭ kontribuus al la makroekonomia stabileco de la lando. Pli malalta deficito implicus malpliigon de la bezono de financado per la emisio de ŝuldo.

Cubadebate informas, ke laŭ la ministro pri financo kaj prezoj, Vladimir Regueiro Ale, en la Nacia Asembleo de Popola Povo, la reteno kaj redukto de la fiska deficito estas la tujaj defioj de la agado de la ŝtata buĝeto.

La Ŝtata Buĝeto de 2024 subtenas la celojn  konsideritajn en la ekonomia plano, kun prioritato kontentigi la bazajn servojn de la loĝantaro kaj antaŭenigi la reakiron de ekonomia agado en primaraj kaj strategiaj sektoroj.

Neta enspezo estas projektita por 333 316 milionoj da pesoj (unu usona dolaro ekvivalentas al ĉirkaŭ 124 kubaj pesoj laŭ la oficiala kurzo en Cadeca), cifero kiu estas minimuma kaj financas nur 69 procentojn de totalaj elspezoj, kun partopreno de 88%  de  la ŝtata sektoro, kio konfirmas ĝian fundamentan rolon en la ekonomio.


Fonto: Cubadebate

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up