La kuba prezidento salutis la restarigon de servoj en kelkaj provincoj de la insulo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-25 09:31:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 25 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, salutis ĉi-sabate la laŭpaŝan remalfermon de servoj al la loĝantaro, kiu komenciĝis en pluraj provincoj de la lando, kaj avertis pri la bezono konservi la establitajn regulojn kontraŭ  Kovim-19.

Estas tre ekscite vidi iujn el niaj urboj reveni al iliaj plej feliĉaj momentoj. Sed ĝi ne povas esti farita ekster la cetera lando aŭ la mondo. La uzo de maskoj, distancigado kaj individua protekto estas esencaj, la prezidento skribis en la socia reto Tvitero.

Kubo komencis la tagon antaŭ procezo de reaktivigado de agadoj en butikumado, gastronomiaj centroj kaj servoj al la loĝantaro en sep provincoj, inkluzive de la ĉefurbo kaj la Speciala Municipo Insulo de la Junularo, kie la  transdmisio de Kovim-19 malpliiĝis pro la antaŭeniĝo de vakcinado.

Matanzas, Cienfuegos, Ciego de Ávila, Santiago de Kubo, Guantánamo kaj Mayabeque ankaŭ profitas de ĉi tiu provizo. La rimedoj kovras la publikajn kaj privatajn sektorojn, kaj estas akompanataj de kontrolado de sanaj normoj antaŭ la pandemio.

Servoj kiel notariaj proceduroj, civilaj kaj proprietaj registroj rekomencas laboron, kvankam organizite per rendevuoj kun civitanoj por eviti homamasojn. Same okazas kun restoracioj kaj manĝaĵoj, kiuj plenumas la aplikeblajn normojn en la nuna epidemiologia situacio.

La restarigo de agadoj permesas plilongigi servohorojn, inkluzive de publika transporto, kio estis  decidita de la teritoriaj aŭtoritatoj.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up