Kubo gastigos internacian kunvenon de maldekstraj amaskomunikiloj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-10 13:01:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  feb 10  (RHK) La Havana Kongresa Palaco  gastigos de la 12-a ĝis la 14-a de februaro la duan eldonon de la Internacia Renkontiĝo de Teoriaj Eldonaĵoj de Maldekstraj Partioj kaj Movadoj.

Preskaŭ cent intelektuloj, personecoj, pensuloj kaj akademianoj el ĉirkaŭ 32 landoj debatos kun siaj kubaj kolegoj pri la graveco de unueco kaj la pozicio de junularo fronte al faŝismo kaj novfaŝismo, kaj konsentos pri komuna tagordo por alfronti tiujn defiojn.

La evento ege gravas por la popolaj maldekstremaj kaj progresemaj partioj, movadoj kaj fortoj, pro la plimalboniĝo de la internacia situacio kaj la sistema krizo, kiu trafas la mondon, la pliiĝo de la faŝismo en diversaj partoj, la progresema morto de la malnova mondo  kaj la prokrasto en la apero de nova monda ordo, la alvoko reliefigis.

En la unua el tiuj renkontiĝoj, okazinta ĉeeste en Havano en februaro 2023, la partoprenantoj diskutis, inter aliaj temoj, pri la nova tutmonda geopolitika agordo kaj la dekstrula ofensivo, la sistema kaj plurdimensia krizo je tutmonda skalo.

Ili ankaŭ traktis la danĝeron de tutmonda nuklea incendio, kulturan koloniigon, la defiojn de progresemaj fortoj en la hodiaŭa mondo kaj la validecon de la heredaĵo de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro.

Tiu ĉi alvoko de la Kuba Socialista Revuo, teoria kaj politika organo de la Komunista Partio de Kubo (PCC), estas kunsponsorita de la PCC Universitato Ñico López, la Domo de la Amerikoj, la kuba ĉapitro de la Reto Defendo de la Homaro kaj la kubaj gazetoj Granma kaj Juventud Rebelde.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up