Kubo partoprenas kunvenon de ministroj pri laboro de la MNOAL

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-30 18:25:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 30 (RHK) La estrino de la Kuba Ministerio pri Laboro kaj Socia Sekureco (MTSS), Marta Elena Feitó,   asertis ĉi-lunde, ke estas esence konservi la unuecon de la Nealiancita Movado (MNOAL) en diverseco, por alfronti tutmondajn defiojn.

Dum sia parolado, virtuale, en la kunveno de la laborministroj de tiu bloko okazinta kadre de la 110-a Internacia Labora Konferenco, ŝi emfazis, ke nia lando estas plene engaĝita al siaj fondaj celoj, en la defendo de la plurflankismo kaj la antaŭenigo de dialogo kaj kunlaboro.

La evento, okazanta de la 27-a de majo ĝis la 11-a de junio, konsistigas la plej altan decidan organon de la Internacia Organizo pri Laboro (ILO).

Preskaŭ 6 000 delegitoj, reprezentantoj de registaroj, laboristoj kaj dungantoj el la 187 membroŝtatoj de la Organizo kunvenas tie kaj diskutas temojn de la labormondo kiel sekureco kaj sano en la laboro, lernado, same kiel la ekonomio socia kaj subtena.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up