Ĉefministro de Kubo renkontiĝis kun serba paro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-12 09:37:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 12 (RHK) La Ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero, renkontiĝis  kun sia serba ekvivalento, Ana Brnabić en la kadro de la Monda Registara Pintkunveno en Dubajo.

Dum la dialogo, la registarestroj esprimis sian volon plivastigi kaj firmigi ligojn, precipe en la bioteknologia sektoro.

La kuba registarestro interparolis ankaŭ kun Sultan Al Jaber, ministro pri industrio kaj altnivelaj teknologioj de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiu emfazis la similecojn, kiuj kunigas ambaŭ landojn kaj la staton de la reciprokaj rilatoj.

"Ambaŭ landoj plifortigas ligojn surbaze de fido, reciproka respekto, sekureco kaj honesteco," emfazis la emiratia ministro.

Laŭ la oficiala konto de la Kuba Registaro en la socia reto X, en la kunteksto de la forumo, Marrero salutis la Emiratian Ministron de Ŝtato por Artefarita Intelekto, Cifereca Ekonomio kaj Foraj Laboraj Aplikoj, Omar bin Sultan Al Olama.

Sub la temo Forĝado de la Registaroj de la Estonteco, la pintkunveno antaŭvidas ĉirkaŭ dudek ministeriajn kunsidojn kaj rondajn tablojn, forumojn, pli ol 200 parolantojn, kaj proksimume 120 interagajn sesiojn kaj laborrenkontiĝojn en kiuj partoprenas ĉirkaŭ 120 registaraj delegacioj.

Dum ĉi tiuj tagoj ili diskutos pri la akcelo kaj transformo de registaroj, artefarita intelekto kaj venontaj limoj, reimagado de disvolviĝo kaj la ekonomioj de la estonteco, socioj de la estonteco kaj edukado, daŭripovo kaj novaj tutmondaj ŝanĝoj, kaj la prioritatoj de urbanizado kaj tutmonda sano.

Kubo ĉeestas unuafoje kun altnivela delegacio, gvidata de la registarestro Manuel Marrero, kiu reflektas sian sindevontigon al la celoj kaj temoj de la evento.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up