La XV-a Internacia Laborrenkontiĝo pri emancipaj paradigmoj ekis en Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-28 09:34:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 28 (RHK) Konstruado de la politiko en la popola movado estas la devizo, kiu prezidas la kunsidojn de la dekkvina Internacia Laborrenkontiĝo pri Emancipaj Paradigmoj de Latin-Ameriko kaj Karibio, kiu malfermis siajn pordojn ĉi tiun 27an de februaro en la Kuba Pavilono en ĉi tiu ĉefurbo.

Ĉi tiu estas dujara laborrenkontiĝo kunvokita de Latin-Amerika Grupo: Socia Filozofio kaj Aksiologio de la Instituto de Filozofio kaj la Martin Luther King Junior Memorial Center, kiu kunigas popolajn organizojn, sociajn retojn kaj movadojn, akademiulojn, edukistojn kaj studentojn.

La renkontiĝo komenciĝis ĉi-27-an de februaro per ceremonio omaĝanta la palestinan popolon kaj mesaĝo de solidareco kontraŭ la israela genocido en Gazao.

Tiam skevis diskutrondo pri imperiisma dominado, milito kontraŭ vivo kaj hegemonia disputo: bataloj por la maldekstro, la popola socia movado kaj la homoj de la tutmonda sudo.

La evento planas plifortigi multoblajn identecojn de kolektiva rezisto kaj novajn interpretojn de la popola subjekto. Pli ol ducent kubaj specialistoj, akademianoj kaj studentoj ĉeestas, same kiel elstaraj intelektuloj el pluraj landoj, inter ili el Brazio, Usono, Gvatemalo, Meksiko kaj aliaj.

La dekkvina Internacia Laborrenkontiĝo pri emancipaj paradigmoj sesios en Havano ĝis la 29-a de februaro por daŭre kunigi voĉojn en la serĉado de la digno, suvereneco, justeco kaj frateco de la popoloj de la tutmonda Sudo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up