Kubo bedaŭras mortojn kaj detruon de ŝtormoj en Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-03 11:42:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 3 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez, badaŭris hodiaŭ per sia tvitera konto, la perdon de homaj vivoj kaj la detruon kaŭzitan de la ŝtorma sistemo, kiu batis Usonon.

En sia profilo en la socia reto, la plej alta reprezentanto de la kuba diplomatio atentigis, ke tiuj klimataj eventoj generis malsimilajn tornadojn en pli ol dekduo da ŝtatoj de tiu norda nacio.

Rodríguez transdonis kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj deziroj por rapida resaniĝo al la viktimoj.

Almenaŭ 32 homoj mortis ĝis nun viktimaj de la tornadoj kiuj tuŝis 11 ŝtatojn en la sudo kaj la nord-centra Usono, inkluzive de Arkansaso, Indianao, Ilinojso, Alabamo, Misisipo, Tenesio, Oklahomo kaj Ohio, kaj oni timas ke la raporto pri mortoj pliiĝas kun la paso de la horoj.

Laŭ diversaj amaskomunikiloj, la mortintoj inkluzivas almenaŭ naŭ en Tenesia gubernio, kvar en la urbeto Wynne (Arkansaso), tri en Sullivan (Indianao) kaj kvar en Ilinojso.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up