Ratifas la kuba prezidento ke Venezuelo ĉiam povos kalkuli je Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-16 07:25:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto:@PresidenciaCuba

Havano,  maj 16 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, akceptis ĉi-merkredon posttagmeze, en la Palaco de la Revolucio, la kancelieron de Venezuelo, Yvan Gil. , kiu  oficiale vizitas  la Insulo.

Dum la kunveno, la ŝtatestro sendis korinklinan saluton al sia ekvivalento Nicolás Maduro Moros, raportis la Prezidanteco en X.

Díaz-Canel emfazis la gravecon de la ĉeesto de Gil en la kariba nacio, kaj gratulis Venezuelon pro la sukcesa okazigo de la lasta Pintkunveno ALBA-TCP, kiun li priskribis kiel solida.
"Venezuelo ĉiam povos kalkuli je Kubo por la  kunlaboro, kiun ili bezonas", diris la prezidento poste.

Siaflanke, la venezuela ministro pri eksteraj aferoj dankis Kubon pro ĝia tuta subteno, kaj transdonis saluton de korinklino kaj solidareco de prezidento Maduro.

Krome, li parolis pri gravaj komunaj defioj por venki, en aktualaj kaj longtempaj situacioj.

Ĉi-merkredon, Gil ankaŭ interŝanĝis kun sia ekvivalento Bruno Rodríguez, dialogon en kiu ili pledis plifortigi la nunajn duflankajn ligojn, kaj pligrandigi kunlaborajn interkonsentojn en la areo de sano, edukado, scienco kaj teknologio por pli granda ekonomia  kaj produktiva profito de ambaŭ popoloj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up