Kuba prezidento ratifas sian devon kun la elmigrantaro.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-16 14:13:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, jan 16 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel ratifis sindevigon de la kariba lando kun la normalig-procezo de la rilatoj kun la kubanoj rezidantaj eksterlande, kiun la aŭtoritatuloj taksas kiel daŭra, nerenversebla kaj konstanta.

La kuba ŝtatestro konfirmis en sia Twitter la aserton de Ernesto Soberón, direktoro ĝenerala pri konsulejaj aferoj kaj kubanoj rezidantaj eksterlande, kiu tra la ĵurnalo Juventud Rebelde asertis ke la registaro rekonas, aprezas kaj kalkulas je la laboro de sia elmigrantaro defende al la Revolucio.

La kubanoj rezidantaj eksterlande prezentas gravan potencialon por kontribui al la evoluo de la lando, tial ke ili posedas la sciojn, grandparte akiritajn en Kubo, kaj havas spertojn por tion realigi.

Dum intervjuo en la ĵurnalo, Soberón certigis ke Kubo daŭre impulsos la procezon por fortigi la rilatojn de la insulo kun sia elmigrantaro, procezo komencita de la historia gvidanto Fidel Castro en la jaro 1978 kaj daŭrigita de Raúl Castro kaj Díaz-Canel.

Li emfazis ke la 4-a konferenco Nacio kaj Migrantaro okazonta en Havano venontaprile, konsistigos novan kaj gravan antaŭenpaŝon por fortigi la rilatojn inter la insulo kaj la elmigrantaro.

Inter la temoj de la konferenco estas defendo de la Revolucio kaj komdamno al la usona sieĝo altrudata al Kubo, la kulturaj kaj ekonomiaj ligoj kaj la stimulo al proksimiĝo de la junuloj kaj posteularo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up