
Foto: PL
Havano, apr 28 (RHK) La Vicprezidento de la Respubliko de Kubo, Salvador Valdés Mesa, alvenis al Vjetnamio post ĉeesti en Romo la funebraĵon de Papo Francisko nome de Kubo.
Valdés Mesa partoprenos en renkontiĝo kun reprezentantoj de kubaj solidarecaj organizoj, honoros la memoron de la sendependisma heroo Ho Chi Minh ĉe la monumento starigita en lia memoro, kaj vizitos lokojn de historia kaj kultura intereso.
Li ankaŭ faros oficialajn interparolojn kun la plej altaj aŭtoritatoj de la Partio, Ŝtato kaj Registaro de la Socialisma Respubliko de Vjetnamio, kaj partoprenos venontmerkredon en la ceremonio kaj milita parado markantaj la 50-an datrevenon de la liberigo de la Sudo kaj Nacia Reunuiĝo.
Tion konstatis en sia konto en la socia reto X , Valdés Mesa, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Komunista Partio (PCC), fine de sia vizito al la Altteknologia Agrikultura Parko en la distrikto Cu Chi, en Ho-Ĉi-Min-urbo.
Fonto: PL