La vicprezidento Valdés Mesa vizitos Vjetnamion.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-11 07:51:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Salvador Valdés Mesa, la unua vicprezidento kuba

Havano, 11 sept (RHK) La unua vicprezidento kuba, Salvador Valdés Mesa, gvidas delegitaron kiu vizitos Vjetnamion inter la 12-a kaj 17-a de septembro, la samajn tagojn en kiuj Fidel Castro vizitis tiun landon en la jaro 1973 kiam ankoraŭ ili batalis por forpeli la usonajn invadintojn.

Valdés Mesa, ankaŭ membro de la politika buroo de la komunista partio de Kubo, partoprenos kelkajn aranĝojn okaze de la historia dato, en la ĉefurbo kaj en la centraj provincoj de Quang Binh kaj  Quang Tri, raportis  Prensa Latina.

La historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, estis la unua ŝtatestro kiu defiis la danĝerojn transiri la paralelon 17, la imagan linion tiam dividanta la nordon kaj sudon de la azia lando, envolvita en milito por reunuiĝo.

Valdés Mesa renkontiĝos kun vjetnamaj estroj kun la celo reimpulsi  la rilatojn politikajn, komercajn  kaj kunlaborajn ekzistantaj inter ambaŭ ŝtatoj.

Inter la unuaj aranĝoj estos omaĝo al Ho Chi Minh en la maŭzoleo kiu konservas liajn mortrestaĵojn; Mesa ankaŭ vizitos lokojn kiuj siatempe estis vizititaj de Fidel. En la urbo Quang Tri la kuba vicprezidento ĉeestos la inaŭguron de placo kiu portos la nomon de Fidel.

La kuba gvidanto plenumas laborturniron  tra Azio, kiu komenciĝis en Ĉinio, kaj poste la popola demokratia respubliko de Koreio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up