Meksiko reasertas sindevontigon plifortigi siajn rilatojn al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-05-20 13:01:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 20 (RHK) La meksika Ministerio pri Eksteraj Aferoj  ripetis sian devontigon daŭre plifortigi la ligojn kun Kubo, markante la 123-an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du nacioj.

"Hodiaŭ ni festas la 123-an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Meksiko kaj Kubo," diris la Sekretariejo pri Eksteraj Aferoj (SEA) en mesaĝo en sia X-konto.

"Ni ripetas nian devontigon daŭre plifortigi nian duflankan rilaton, por la disvolviĝo kaj bonfarto de niaj popoloj, kaj ankaŭ por regiona integriĝo," ĝi deklaris.

Siaflanke, la Kuba Ambasado en Meksiko esprimis en la sama  reto, ke "la historiaj ligoj inter landoj permesis al ni plifortigi la ligilojn de kunlaboro, frateco, kaj solidareco por la disvolviĝo de niaj popoloj".

La 8-an de majo, kuba vicministro pri eksteraj aferoj Carlos Fernández de Cossío kaj Raquel Serur, vicsekretario pri Latin-Ameriko kaj Karibio, interparolis en Havano pri la bonega stato de la dulandaj rilatoj.

Fernández de Cossío gvidis la insulan delegacion al la 17-a Kunveno de la Laborgrupo pri Migrado kaj Konsulaj Aferoj inter ambaŭ landoj, en kiu la du partioj konsentis plu antaŭenigi sekuran, ordigitan, regulan migradon kun plena respekto de homaj rajtoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up