Usono ekigis evakuadon de siaj soldatoj en Irako

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-10 08:56:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bagdado, feb 10 (RHK) Usono komencis evakuadi 15 militbazojn en Irako kaj ankaŭ malpliigos siajn fortojn en la du militbazoj atakitaj de Irano: Ain Al-Asas kaj Erbil.

Ali al-Qanimi, membro de la komisiono de sekureco kaj nacia defendo de la iraka parlamento, indikis ke la premoj donis fruktojn kaj la usonaj trupoj komencis evakuadi 15 militbazojn, raportis HispanTv.

Al-Qanimi, esprimis ke ilia ĉeesto milita reduktiĝos al la bazo de Ain Al-Asad, en la provinco de Al-Abar (okcidenta) kaj al tiu de Erbil (norde).

La usonanoj, laŭ la araba parlamento, insistas plu havi militan ĉeeston en tiuj militbazoj, sed la popolo kaj la Parlamento irakaj postulas ke ili forlasu ĉiujn.

Fakte, la prezidento Donald Trump ne estas la unua ŝtatestro usona kiu fiksas siajn celojn en la riĉaj petrol-kuŝejoj de la regiono. “Prenu la krudaĵon” ne estas simpla esprimo, sed politiko usona jam dum jardekoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up