FIHAV 2014: la plej granda komerca borso en Karibio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-11-08 20:33:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La vicprezidanto de la ministra konsilantaro de Kubo, Ricardo Cabrisas, elstarigis la grandan intereson estigitan de la Speciala Evoluzono de Mariel, kadre de la 32-a internacia foiro de Havano, kiu sukcese finiĝis vendrede en Havano.

Dum la oficiala ferma ceremonio, Cabrisas esprimis ke la prezento de la dosiero pri negoceblecoj donas potencialajn ŝancojn al investaj  pàrtneroj en prioritataj sektoroj por la ekonomia kaj socia progreso je meza kaj longa periodoj, kiel ekzemple la renovigeblaj energifontoj, la farmacia kaj bioteknologia industrio, minoj, manfara industrio kaj petrolo, turismo kaj aliaj.

 La vicprezidento resumis la premian ceremonio kaj aldonis ke la kubaj negocistoj akiras grandan respondecon surbaze de la politikoj kaj decidoj adoptitaj rilataj al apartigo de la ŝtataj funkcioj disde la entreprenaj, la transdono  de plia aŭtonomeco kaj ampleksigo de kompetentecoj al la  socialista ŝtata entrepreno, kiuj garantios  mastruman scenejon pli flekseblan kaj malpli centralizitan.

En tiu ĉi foiro estis premiitaj per la oraj medaloj la produktoj Eliksiro 33, la desegno de la rumo Siglo kaj la hejma kolbaso Bravo Anonima Societo. Aliaj kubaj entreprenoj rekonitaj estis Brascuba, Metalcuba, la telefonkompanio Etecsa, Havanaclub kaj Boga.

La ĵurio de la foiro donis premiojn al la pavilonoj de Brazilo, Argentino kaj Meksiko, dum Hispanio  restis kiel la lando pli reprezentita en la evento. La foiron partoprenis preskaŭ 3 mil ekspoziciantoj de pli ol 60 landoj kaj lokiĝis kiel la plej granda okazinta dum la lastaj 12 jaroj.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up