La amasorganizo plej granda de Kubo revigliĝas kaj renoviĝas en la 61-jariĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-28 09:56:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Gerardo Hernández en la televida elsendo

Havano, sep 28 (RHK) La revigligo de laboro en la komunumoj kaj la alfronto kun la pandemio Kovin-19 markas hodiaŭ en Kubo la laboron de la Komitatoj por la Defendo de la Revolucio (CDR), en ilia 61-jariĝo.

En la radio-televida spaco Mesa Redonda, la ĝenerala kunordiganto de la plej granda amasa organizo en Kubo, Gerardo Hernández, komentis, ke la diagnozo kaj solvo de la problemoj en la vundeblaj kvartaloj de la lando estas prioritatoj, same kiel la uzo de scienco por la plibonigo de komunuma laboro.

La ankaŭ Heroo de la Respubliko Kubo menciis iujn el la pli ol 60 loĝlokoj en la ĉefurbo, kie ampleksa transformo estas entreprenita kun la partopreno de civitanoj, ministerioj kaj studentaj organizaĵoj, kaj insistis, ke la intenco estas inkluzivi ĉi tiun movadon al aliaj provincoj de la lando.

La agoj okazas en kunteksto de malabundaj rimedoj sekve de la intensigo de la usona blokado kontraŭ Kubo, Hernández atentigis, aldonante, ke tio montras la gravecon, kiun la antila insul donas al la disvolviĝo de siaj kvartaloj.

La Komitatoj por la Defendo de la Revolucio alvenas la 28an de septembro al sia 61a datreveno kun la okazigo de centra ceremonio kaj la transdono de rekonoj kaj distingoj al elstaraj membroj de la organizo, samtempe kun la lanĉo de la retejo de la CDR, laŭ li sciigis en la informa programo.


fonto: ACN
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up