500-a jubileo: « Por Havano la plej granda»

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-07 07:58:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, urbo plurfaceta kaj kosmopolita, kiu malfermiĝas al la mondo plej diversmaniere kaj el ĉiuj anguloj, ĉiam estis bona gastiganto.

Kiam apenaŭ   mankas horoj por festi la 500-jariĝon de la kuba ĉefurbo, la venontan 16-an de novembro, la kubanoj sin preparas por festi la okazaĵon.

La festo inkluzivas ĉiujn kubanojn, ĉar ĉiuj estos reprezentitaj. Kiam oni promenas tra ĝiaj stratoj perceptas kaj vidas la konstantan agadon de pluraj institucioj, konstruistoj kaj aŭtoritatuloj kiuj partoprenas aktive en la laboroj renovigaj, restaŭrigaj, de rekonstruo kaj purigado.

Plurdekoj da  distrejoj, domoj, parkoj kaj aliaj socikulturaj centroj estis renovigitaj por ke la urbo ree estu kapabla plibonigi servojn al la loĝantaro.

Estas sciate ke ekde la jaro 1993, la oficejo de la historiisto de Havano, dro. Eŭsebio Leal, laboras surbaze de urba mastrumado kiu havas la kulturon en la centro de la evoluo, kaj la homon, kiel ĉefrolanto en la renoviga kaj revigliga procezo integrala de la urbo.

Ankaŭ estas konate ke tiu programo, konata kiel Majstra Plano, prizorgas ĉiujn laborojn faratajn en la malnova urbocentro kaj en aliaj urbopartoj, kiuj estas konsiderataj kiel eroj de integrala urba mastrumo.

Interalie estas la prizorgado de la publikaj spacoj urbaj, ĉar ili estas esenca parto de la socia kaj ekonomia evoluo de la lando, kaj cetere, ĉar estas agado de loka intereso surbaze de respekto al la kultura identeco de la civitanaro.

Aliaj agadoj estis plenumitaj, kiel ekzemple, en la haveno. Oni restarigas la rolon de la havana haveno, kiu dum multaj jaroj sin karakterizis per funkciado nur havena, kio influis en ties poluado., ankaŭ pro la fabrikoj kiuj ĉirkaŭas ĝin.

Nuntempe tiu ĉi koncepto transformiĝis, kaj la funkciado de la haveno estonte havos turisman kaj distran econ.

Por tio, ŝtata laborgrupo laboradas por plibonigi la havenan kondiĉon kaj tiusence oni sukcesis redukti la poluadon de la industrioj ĝis 78%.

Por Havano la plej granda, estas la slogano kiu regas la urban jubileon. Oni scias ke por tiu ĉi speciala festo venos al Kubo pluraj elstaruloj, interalie, la hispanaj reĝo kaj reĝino; reprezentantoj de Unesko, kaj aliaj internaciaj organizoj, plus turistoj, artistoj el diversaj manifestacioj, politikistoj kaj aliaj.

Tiamaniere, la 500-a jubileo estos speciala okazo por ke tiu ĉi mirinda urbo fariĝu gastiganto de amikoj kaj vizitantoj, ankaŭ de aliaj regionoj de nia lando.

Ili ĉiuj  venos por kune festi, ne nur la duonjarmilon de Havano, sed ankaŭ la okazaĵon, kiu markos respekton kaj admiron al tiu ĉi urbo kiu posedas valorajn heredaĵojn historiajn, arkitekturajn, sociekonomiajn, kaj tre speciale, la gastigemon de la homoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up