Usono volas ampleksigi la kunlaboron kun Kubo en la batalo kontraŭ trafiko de narkotoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-06 20:21:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Usonaj funkciuloj agnoskis la reputacion de Kubo en la batalo kontraŭ la trafiko malleĝa de narkotoj kaj insistis pri la bezono ampleksigi la kunlaborajn interkonsentojn inter la du landoj, laŭ raportis la gazeto The Washington Post.

La eksdirektoro pri internaciaj operacioj de la administracio de narkotkontrolo de Usono (DEA),  Mike Vigil, esprimis ke “ili devas labori kun la kubanoj en pli granda kapacito”.

 Vigil, kiu ankaŭ laboris kiel speciala agento de la DEA en la kariba regiono, agnoskis ke “estus frenezaĵo” ne fari tion.

La artikolo de la usona gazeto agnoskas ke dum jaroj ambaŭ landoj kunlaboraris en la batalo kontraŭ narkotoj, kaj la divido de informoj pri la navigado de ŝipoj kaj aviadiloj suspektemaj tra la Kariba Maro.

La artikolo emfazas, ke en momento en kiu aliaj latinamerikaj landoj pridubigas la homajn kaj financajn kostojn de la batalo kontraŭ narkotoj, Kubo transformiĝis en unu el la plej fidindajn aliancitojn de Usono en tiu ĉi batalo.

La usona gazeto emfazas la reputacion de Kubo en la batalo kontraŭ la trafiko de narkotoj kontraŭleĝaj per la aplikado de fortaj punoj, kio kontraŭstaras, laŭ la artikolo de la Post, kun la panoramo travivita antaŭ la Revolucio, kiam en diskejoj kaj ludejoj de Havano moviĝis varia gamo de kontraŭleĝaj substancoj kaj fumejoj de opio.

“La kuba registaro ne volas esti centro por la trafikantoj de narkotoj”, asertis Barry McCaffrey, generalo emerita kiu laboris kiel la nomata caro kontraŭnarkota de la Blanka Domo dum la administracio de William Clinton kaj nuna ekskomandanto de la suda komando de la usona armeo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up