Kubo daŭre kunlaboremas kun Usono en la batalo kontraŭ narkottrafiko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-07-07 01:47:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Meze de junio, la usona prezidento Donald Trump, anoncis retroiron en la proksimiĝa procezo inter Usono kaj Kubo, komencita sub la gvido de Barack Obama.

 

La reveno al agresema politiko endanĝerigas la kunlaboron inter ambaŭ landoj en diversaj fakoj, interalie pri la tiom grava temo batali kontraŭ narkottrafiko.

 

En julio de 2016 la du landoj subskribis kunlaboran interkonsenton por batali kontraŭ narkottrafiko, kaj de tiam ili okazigis kvar kunsidojn inter funkciuloj altrangaj por taksi kaj plifortigi la interŝanĝon.

 

Tamen, kiam Trump enposteniĝis pasintjanuare, la renkontiĝoj haltis kaj la usona partnero informis ke oni devas atendi.

 

Antonio Israel Ibarra, sekretario de la nacia komisiono pri drogoj, konfirmis la intereson kaj pretecon de Havano daŭrigi la kunsidojn por plue kunlabori.

 

Laŭ la kuba funkciulo, en 2016 oni kaptis pli ol 1 700 kilogramojn da drogoj, ĉefe de trafikantoj vojaĝantaj al Usono, sed en la pasintaj monatoj de la nuna jaro, la nombro da drogoj kaptitaj triobliĝis kompare al la sama periodo de la antaŭa jaro.

 

Li aldonis ke unu el la elementoj influantaj en tiu ago estas pli efika kunlaboro inter Usono kaj Kubo, ĉar inkluzive kiam la kunsidoj haltis, oni daŭre kunlaboras en la prizorgado de la marbordoj kaj ekzistas ligo-oficiroj por tia agado.

        

Fakte, raporto de la usona ŝtatdepartamento en 2016 agnoskas ke la komunik-kresko kaj kunlaboro inter la du landoj kaj kun aliaj landoj, speciale pri inform-interŝanĝo en reala tempo, povus plibonigi la haltigon de la narkottrafikado.

 

Kaŭze de la geografia situo, Kubo estas uzata de la trafikantoj kiel trapasejo en la vojaĝo al usona teritorio, kaj tial, foje tiuj kargoj alvenas al la kubaj marbordo, kaj tial, Kubo posedas firman batalon kontraŭ tiu fenomeno kiu estas vera problemo je monda nivelo, eĉ se interne de la lando ĝi ne estas tia.

 

En Kubo, la deliktoj rilataj al drogoj havas kelkajn pun-kadrojn, depende de la socia damaĝo, kvankan oni ne punas pro konsumado, tial ke oni konsideras la konsumanton kiel malsanulon kiu devas ricevi medicinan atenton, tamen, oni punas pro la posedo de la koncernaj substancoj.

                                              

La decido de la usona prezidento Trump retroirigi la proksimiĝan procezon inter la du landoj, povus damaĝi la reciprokan kunlaboron en la batalo kontraŭ tiu homa vipo, kaj tio havos negativajn sekvojn en la usona socio, ĉar Kubo ne estas ricevanto de drogoj, krom oferi specialan atenton al prevento de drogo-konsumo kaj al la batalo kontraŭ la malleĝa drogo-trafikado, tasko difinita kiel prioritata flanke de la kuba ŝtato.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up