La Ĝenerala Asembleo de UN kontraŭ la usona sieĝo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-10-26 15:09:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 26 okt (RHK) La Ĝenerala Asembleo de UN aprobis hodiaŭ kun 191 poraj voĉoj el 193 membroj plus 2 sindetenoj, novan rezolucion kiu postulas ĉesigi la ekonomian, komercan kaj financan sieĝon altrudatan de Usono kontraŭ Kubo.

La internacia komunuko postulas por la 25-a fojo ekde 1992, en UN, la ĉesiĝon de la sieĝo altrudata de Usono dum pli ol 50 jaroj.

Antaŭ ol la voĉdonado en plensesio, diplomatoj el kelkaj landoj, nome de tutglobaj organizaĵoj, regionaj kaj landaj, pledis por ĉesigi la sieĝ-politikon.

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, denuncis la validecon de unuflankaj punoj kaj eksterteritoriaj, altrudataj de Usono, spite al la proksimiĝo inter la du landoj, kio okazadas de antaŭ du jaroj  per la restarigo de diplomatiaj rilatoj,  malfermo de ambadejoj kaj subskribo de interkonsentoj en sektoroj de reciproka intereso.

Usono sin detenis por la unua fojo en la voĉdonado, kaj same Israelo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up