Evoluas dialogoj pri normaligo de la rilatoj inter Kubo kaj la Eŭropa Unio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-04 08:17:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉi-merkrede renoviĝas la dialogoj por normaligo de rilatoj inter Kubo kaj la Eŭropa Unio, kun la historia proksimiĝo inter Washington kaj Havano kiel fono.

La kunsido okazos je fermitaj pordoj dum du tagoj, kies komenca punkto startis en aprilo de 2014; la kunsidon pritraktos tiklajn temojn kiel homaj rajtoj kaj politika malfermo cele al atingo de “Interkonsento de politika dialogo kaj kunlaboro”, kiu forigus jardekon de malakordiĝoj kaj punoj.

La dialogo okazos en momento posta al la anonco farita de la franca registaro pri tio ke la franca prezidento Francois Hollande vizitos Kubon la 11-an de majo, en la unua vojaĝo de ŝtatestro franca al Kubo.

Kvankam la EU glaciigis siajn rilatojn kun Kubo en 2003, ambaŭ partoj rekomencis la intertraktadon pri interkonsento en aprilo de 2014  laŭ iniciato de la 28 landoj de la EU, kiuj decidis ŝanĝi sian fokuson.

La invito estis akceptita de Kubo, kiu esperas ke la Eŭropa Unio forlasu sian nomatan  “komuna pozicio”, valida ekde la jaro 1996.

La dialogon gvidos flanke de la eŭropa flanko, Christian Leffler, kaj flanke de Kubo, la vicministro pri eksteraj rilatoj Abelardo Moreno; ili ambaŭ gvidis la du antaŭajn negocdialogojn en aprilo kaj aŭgusto de 2014 en Havano kaj Bruselo, respektive.

Kubo estas la sola lando de Latinameriko kiu malhavas interkonsenton pri politika dialogo kun la EŬ.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up