Alvoko debati pri la rilatoj inter Kubo kaj Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-06 09:36:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  dec 6 (RHK) La Internacia Politika Esplorcentro kunvokis la 21-an eldonon de la Serio de Konversacioj Kubo pri la Ekstera Politiko de Usono de Ameriko.

La renkontiĝo okazos la 15, 16 kaj 17 de decembro en la Supera Instituto de Internaciaj Rilatoj "Raúl Roa García", kun la temo Usono-Kubo: obstakloj kaj ŝancoj por daŭripova rilato.

Tiu ĉi eldono okazos en aparta momento, post periodo, en kiu la duflankaj ligoj estis signife eroziitaj, kun rimarkinda efiko al la kuba loĝantaro kaj la altrudo de gravaj obstakloj al la disvolviĝo de realigebla rilato.

Tiaj renkontiĝoj estas spaco por ĉiujara akademia interŝanĝo, en kiu kubaj, usonaj kaj latin-amerikaj esploristoj, profesoroj kaj specialistoj ekzamenas kaj diskutas la ĉefajn aspektojn de nordamerika ekstera politiko al Kubo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up