Emfazas Díaz-Canel la kapablon de Kubo dialogi kaj defendi sin.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-09 13:17:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la 7-a pintkunsido de la Amerikoj, Kubo firme defendos siajn konkerojn kaj kialojn, per dialogo konstrua kaj respektema, asertis en Havano la unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel, ankaŭ membro de la politika buroo de la komunista partio.

Li klarigis ke la kuba delegitaro, prezidita de Raúl Castro, ankaŭ montros sian  kapablon dialogi kaj rilatiĝi civilize kun kiu ajn lando.

“Ni iras pro invito de la panama registaro kaj ĉar estas la volo de la registaroj de Latinameriko kaj Karibio, kiuj esprimis ke ne povus okazi alia pintkunsido sen Kubo.”, li aldonis.

Dum aranĝo okazinta en la instituto de amikeco al la popoloj (ICAP) por transdoni pli ol tri milionojn da subskriboj subtene al Venezuelo, Díaz-Canel emfazis ke Kubo dialogos ĉiam surbaze de ne entrudiĝo en sian suverenecon, kaj “por prezenti siajn kialojn, la insulo ricevis la subtenon de ĉiuj reprezentantoj de la legitima civila socio kuba, de la organizaĵoj kiuj formas la socian strukturon de la lando”.

Li emfazis ke por la kuba delegitaro estas ne akcepteble dividi kiun ajn politikan spacon, socian kaj de komuna serĉardo de konsento inter nacioj, kun personoj kiuj ne estas veraj reprezentantoj de la popolo.

Li aldonis, ke “fronte al la ĉeesto de tiaspecaj individuoj Kubo tenos firman pozicion kaj neglekteman, ĉar temas pri dungitoj  kiuj enspezas monon vendante sian landon kaj kun la celo aneksigi ĝin, pagitaj de la usona registaro”.

Li ankaŭ esprimis ke Kubo estas kompromitita kun la kaŭzoj de la popoloj de la regiono, kaj tial li konfirmis sian solidaremon al Venezuelo kaj rifuzon al la ekzekutiva ordono de Barack Obama kiu taksas la sudamerikan landon minaco por Usono.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up