La ministro pri publika sano partoprenas kunsidon de OPS

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-06-30 06:53:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La doktoro Roberto Morales, ministro pri publika sano de Kubo, vizitas la usonan ĉefurbon, Washington por partopreni kunsidon de la tutamerika organizo pri sano (OPS) pri  la novaj atingoj de la insulo en la sektoro.

La ministro partoprenos gazetaran konferencon en la sidejo de la institucio, kiu funkcias kiel regiona sidejo de la monda organizo pri sano (OMS).

Surbaze de la progresoj de Kubo en la eliminado de la transmisio de patrino al infano de la VIH/aidoso kaj sifilizo, komitato de spertuloj sendependaj kreita de OPS vizitis la insulon la pasintan marton por agnoski kaj validigi tiun rezultojn.

Tiam, la fakulino Adele Benzaken, kunprezidantino de la grupo, esprimis ke la kuba sansistemo, unika kaj egaleca, estas unu el la fortoj por atingi tion, laŭ la internaciaj indikiloj.

La OMS ankaŭ studis la dokumentaron prezentitan de la kubaj aŭtoritatuloj pri sano, kaj oni atendas ke la insulo estu deklarita la unua lando en la tuta mondo kiu liberigis sin de la patrino-infana transmisiado de VIH/ aidoso kaj sifilizo.

La nacia gazetara klubo en Washington anoncis ke ĉi-merkrede okazos renkontiĝo kun la kuba ministro “por diskuti la programon celantan preventi malsanojn de seksa transmisiado, precipe VIH/aidoso.”



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up