Cohiba-cigaro aŭkcia monkolekto destinita al publika sano en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-10 14:59:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 10  (RHC) La aŭkcio de du unikaj humidoroj, por la 55-a datreveno de Cohiba-cigaroj, kolektis 12.800 eŭrojn, kvanton destinitan por la publika sano en Kubo, estis anoncita en la fermo de la festoj.

Antaŭ 650 ŝatantoj, profesiuloj el la kampo de cigaroj kaj nacia kaj internacia gazetaro el 43 nacioj, ambaŭ humidigiloj, desegnitaj ekskluzive por la okazo, omaĝis  la plej embleman kaj prestiĝan markon de kubaj cigaroj, kies enhavo estis vitoloj faritaj tute mane kaj de la plej bonaj cigartordistoj en la lando.

Antaŭtage en la ferma festo, la kunprezidantoj de la korporacio Habanos S.A, Inocente Nuñez kaj Luis Sánchez Harguindey ratifis la bonan sanon kaj prestiĝon ĝuatan de kubaj cigaroj, precipe Cohiba, referenco por Premium-cigaroj en la mondo, dum ili invitis ĉiujn  partopreni en la XIII Habana Festivalo, venontjare.

Ambaŭ direktoroj dankis la ĉeeston de ĉiuj  akompanintaj tiujn, kiuj, de la grundo ĝis la fabriko, ebligas la merkatadon kaj distribuadon de cigaroj Cohiba en pli ol 150 landoj sur kvin kontinentoj.

Habanos S.A dankis la kreintojn de la aŭkciitaj humidoroj, luksaj artaĵoj, pro ilia preparo kaj dediĉo, kaj rekonis la instituciojn kiuj kontribuis al tiuj du pecoj plialtigante sian valoron per la kontribuo kiun ili generis por la kuba publika sano.

Dum la ceremonio, markita de la agado de famaj kubaj artistoj kaj grupoj, ankaŭ estis anoncitaj la gajnantoj de la Premio Habano 2020 kaj 2021 en la kategorioj komunikado, komerco, dissendo kaj produktado.

Cohiba estas sendube la plej elstara el la kuba dosierujo, nekonfuzebla pro sia kvalito, tial la festoj estis organizitaj, de la 7-a ĝis la 9-a de septembro, por honori ĝin kaj ĝui ĝian aroman kaj neripeteblan guston.

La programo inkludis viziton al la fabriko El Laguito, okcidente de la kuba ĉefurbo, kie oni produktas Premium Cohiba-cigarojn kun diversaj linioj aŭ vitoloj, inkluzive de la plej alta internacie, la Cohiba Behike, la plej luksa kaj multekosta el ĉiuj specoj de tiu marko.

El la manoj de ĝiaj cigaruloj kaj la ceteraj laboristoj venas sur la merkaton novaj ofertoj, kiel la tri novaj vitoloj: Victoria, Ideales kaj Ambar, enhavitaj en la humidoroj aŭkciitaj en la Cohiba vespera ceremonio, ĉi-vendredon.

Cohiba, oni denove aŭdis, estas  simbolo de la kuba tabaka industrio, kaj la plej emblema marko de Habanos S.A. tutmonde, ĝi estas nia granda lukso, ĝi estas pasio kaj konstanta novigo, diris ĝiaj direktoroj.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up