La kuba prezidento akceptis la ministron hispanan pri eksteraj aferoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-05-17 13:58:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidento Raúl Castro en Havano akceptis  la ministron pri eksteraj aferoj kaj kunlaboro de Hispanio, José Manuel García-Margallo, kiu plenumas oficialan viziton en la insulo.

Dum la renkontiĝo ambaŭ interŝanĝis pri la pozitivaj rilatoj ekzistantaj inter la du landoj kaj esprimis sian volon daŭrigi laborante por ĝia fortiĝo.

Ili same agnoskis ke la ĵusa subskribo en Madrido de la interkonsentoj kiuj regularigas la eksteran ŝuldon je meza kaj longa tempolimo de Kubo kun Hispanio, kreas favorajn kondiĉojn por atingi tiun celon, krome, ili pritraktis aliajn interestemojn de la internacia agendo.

Antaŭe, la hispana ministro ankaŭ renkontiĝis kun sia kuba homologo Bruno Rodríguez kaj kun Ricardo Cabrisas kaj Rodrigo Malmierca Díaz, ministro de regado kaj ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, respektive.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up