Tutmonda postulo ĉesigi la usonan sieĝon kontraŭ Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-10-25 10:20:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Madrido, 25 okt (RHK) Elstaraj personecoj de la politika, socia kaj kultura medioj  de Hispanio kaj aliaj mondopartoj postulis al la prezidento de Usono, Barack Obama, ĉesigi komplete la sieĝon pli ol 50 jaran altrudatan al Kubo.

Elstaruloj kiel la hispano Federico Mayor Zaragoza, eksdirektoro ĝenerala de UNESCO, aŭ la argentino Adolfo Pérez Esquivel, Nobelpremiito pri Paco (1980), estas inter la subskribantoj de letero sendita al Obama postulante la ĉesigon de tiu genocida plitiko, precizigas la informagentejo Prensa Latina.

La letero estas parto de la kampanjo nomata Por 2016 sen sieĝo kontraŭ Kubo, informis gazetara komuniko de la kunordiganto Lois Pérez.

En la letero, la subskribantoj instigas la prezidenton Obama, en ties kondiĉo de porpaca nobelpremiito, ĉesigi la sieĝon kontraŭ la kariba lando, kun la celo atingi ke la tuta amerika kontinento estu teritorio de paco, frateco kaj sen militoj “kiel revite de  Bolívar, Washington kaj José Martí”.

Esprimante sian kontenton pro la restarigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, la subskribantoj de la letero instigas Obaman alpaŝi laŭ estas necese kaj decide por elimini la ekonomian, komercan kaj financan sieĝon altrudatan al Kubo.

Je malmultaj horoj de nova decido de la Ĝenerala Asembleo de UN kontraŭ tiuj unuflankaj punoj, la letero memorigas la voĉdonadon de 2015 kiam 191 el 193 landoj postulis la eliminon de tiu agresema politiko.

Temas ja pri “solida esprimo ke ĉiuj registaroj kaj popoloj de la mondo petas al vi kaj al via registaro ĉesigi la senhoman sieĝon, kaj samtempe, ekdialogi por redoni al la kuba popolo la teritorion okupatan de la militbazo en Guantánamo.

Aliaj subskribintoj estas la kantistino kaj aktorino Pepa Flores, la kantistoj Luis Eduardo Aute kaj Luis Pastor, la poeto Luis García Montero, la verkisto kaj dramverkisto Alfonso Sastre, la aktoro Héctor Alterio kaj la romanisto Belén Gopegui.

Ankaŭ aliĝis, interalie, la gvidanto de Unuiĝinta Maldekstro Alberto Garzón; la ĝenerala sekretario de la komunista partio de Hispanio, José Luis Centella, kaj la deputito kaj sekretario de internaciaj rilatoj de Podemos, Pablo Bustinduy.

Paralele al tiu ĉi kampanjo, kelkaj aŭtonomaj parlamentanoj de Hispanio esprimis sin unuanime kontraŭ la sieĝo, inter ili la reprezentantoj de Galegio, Eŭskio, Kanariaj Insuloj kaj Andaluzio, samkiel trideko de urbestraroj, konsilantaroj kaj aliaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up