FIHAV 2015: la nova kaj alloga leĝo por fremdaj investoj en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-11-02 10:10:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Entreprenistoj  de pli ol 70 landoj partoprenas ekde hodiaŭ la XXXIII-an internacian foiron de Havano, FIHAV 2015, la plej grava komerca foiro de la insulo, ĉi-foje markita de la nova kaj alloga leĝo pri fremdaj investoj.

Oni prezentos la dosieron de havaĵoj kaj servoj de la grupo de laboratorioj biofarmaciaj, LABIOFAM, kaj seisos  la VIII-a entreprena komitato Kubo-Rusio, kiel unuaj aranĝoj de la foiro, kiu celas diskonigi la eksportaĵojn de la kariba insulo.

En la foira programo ankaŭ estas diversaj kunsidoj kaj renkontiĝo de entreprenistoj de Kubo kaj Ekvadoro; marde, la ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, ankaŭ prezidanto de la organiza komitato, Rodrigo Malmierca, prezentos la gvidlibron de ekstera komerco kaj la duan version de la dosiero pri komercaj ŝancoj por la eksterlanda kapitalo.

Ankaŭ okazos negocado  de entreprenoj de la kariba regiono, seminario  pri ekonomio kaj komerco por entreprenistoj de Sao Paŭlo, Brazilo, kaj prelego de la monkonsilantaro de  Sucre.

La foiron partoprenas 10 landoj pli ol en la antaŭa  jaro kaj la ekspozicia areo estas je 20 mil 500 kvadrataj metroj, ankaŭ pli ol pasintjare, aspektoj kiuj elstarigas ĝin kiel la plej grandan komercan foiron  ene de la lastaj dek jaroj.

En la kuba pavilono oni eksponas la produktojn en 125 standoj  flanke de 365 institucioj de ĉiuj ekonomiaj sektoroj, kaj elstaras la prezento de la oficejo de la speciala evoluzono Mariel (ZDEM), kie oni diskonigas la projektojn de investoj jam aprobitaj.

La plej reprezentataj landoj estas Hispanio, Venezuelo, Brazilo, Meksiko, Kanado kaj Germanio, kiuj estas inter la plej gravaj komercaj partneroj de Kubo.

Oni atendas la ĉeeston de 30 delegitaroj altnivelaj, inter ili, 17 prezidataj de ministroj, kaj ankaŭ partopreno de 50 komercaj ĉambroj, asocioj kaj institucioj kiuj prizorgas tiun ĉi agadon el 35 landoj.

Ankaŭ ĉeestos entreprenoj de Usono, kongrue kun la procezo de restarigo de rilatoj inter la du landoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up