La vizito de Abbott konfirmis sian sintenon kontraŭ la ekonomia sieĝo altrudata al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-03 07:27:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La guberniestro de la usona ŝtato Texas, Greg Abbott, finis sian laborviziton en Kubo, kie li esploris la eblecojn por reciprokaj negocoj kaj konfirmis sian sintenon kontraŭ la ekonomia sieĝo altrudata al la kariba insulo.

Antaŭ ol fini sian laboragendon kaj foriri al Austin, Abbott renkontiĝis kun la kuba vicprezidanto Ricardo Cabrisas kaj ambaŭ dialogis pri la komercaj eblecoj kaj investoj en Kubo; ankaŭ pri la obstakloj starigataj de la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo kontraŭ la insulo por efektivigi ajnan komercon inter la du landoj.

Antaŭe li kunsidis kun la ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, kiu klarigis la transformojn starigitajn de la insulo ekde la jaro 2008 por aktualigi la sociekonomian modelon, kio inkluzivis malfermi pli ol cento da oficoj al privata laboro, doni pli da aŭtonomeco al la ŝtataj entreprenoj kaj impulsi la eksterlandajn investojn.

Abbot, de la respublikana partio, alvenis al Kubo la 30-an de novembro kun delegitaro formita de 24 funkciuloj ŝtataj kaj agrikulturaj gvidantoj, komercistoj kaj aliaj de tiu ŝtato, kiu posedas la duan pli grandan ekonomion en Usono.

Dum la vizito oni subskribis ekonomiajn interkosentojn inter la ŝtato de Texas kaj Kubo, se la sieĝo estas forigita, por starigi rilaton “reciproke profitdonan”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up