Kubo adoptis la necesajn kontrolojn kontraŭ ebolo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-08-20 10:31:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La estrino de la departemento de sanitara kontrolo internacia de la ministerio pri publika sano (MINSAP), Niurka Molina, asertis en Havano ke en la insulo oni adoptis ĉiujn necesajn regulojn por eviti la eniron de la malsano kaŭzita de la viruso de ebolo (EVE).
 
Molina, fakulino pri epidemiologio, emfazis ke en la kariba lando ekzistas la sanitara kontrolo internacia de antaŭ multaj jaroj, kies ĉefa misio estas redukti ĝis minimumo la eniron al la insulo de malsanoj transmisieblaj aŭ elmerĝantaj.
 
Tiu ĉi kontrolo efektiviĝas antaŭ la landlimo, en landlimo kaj post landlimo, ŝi klarigis.
 
Oni havas rektan komunikon kun la kubaj medicinistaj brigadoj en eksterlando kie oni regule kontrolas la personaron antaŭ vojaĝi, kaj ĉi tie oni ricevas semajnan raporton pri la sanstato de la kubaj kunlaborantoj, pri la alvendato al la insulo por prizorgado ĝis la baza atento pri sano, ŝi aldonis.
 
Tiuj brigadoj de kuracistoj ankaŭ subtenas la kontrolon pri studentoj eksterlandaj aŭ la kubanoj antaŭ alveni al la  insulo, jen pro misioj diplomatiaj aŭ de aliaj kiuj partoprenas eventojn. 
 
En la internaciaj flughavenoj ekzistas  departementoj de kontrolo sanitara kie ekzistas tri linioj de kontrolo, sed ankaŭ dum la flugo, ĉar la aviadistoj devas averti se estas malsanulo en la aviadilo, kaj tio apartenas al la reglamento de la monda organizo pri sano (OMS).
 
Kvankam la aeraj kaj maraj kompanioj adoptas la sanitarajn regulojn en siaj ŝipoj kaj aviadiloj, en la havenoj kaj flughavenoj de Kubo ankaŭ efektiviĝas agadoj de observado kaj kontroloj oportunaj, ŝi emfazis. 
 
La fakulino esprimis ke en la flughavenoj ekzistas informburooj kie la kubaj sanitaraj aŭtoritatuloj kolektas datumojn pri ĉiu pasaĝero, esence, kiam devenas el landoj en risko, kaj tiuj ĉi estas sendataj al la areoj de baza atento pri sano kiel averto por prikonsidero.
 
Ŝi aldonis ke tio ne estas farita al ĉiuj vojaĝantoj, sed al tiuj kiuj devenas el Afriko, Sudorienta Azio, Sudameriko, Centra Ameriko kaj Karibio, observante, esence, malsanojn kiel paludismo kaj aliajn.
 
Kubo estas preparita kiel membrolando de la OMS por havi en reala tempo, konstantan kontakton, centran punkton kun tiu internacia organo de UN kaj kun ĉiuj membrolandoj, cele al informa interŝanĝo pri iu ajn situacio koncerne al tiu ĉi temo.
 
La spertuloj insistas pri tio ke spite al la sanitaraj reguloj kaj agadoj por garantii la kontrolon kaj alfronti epidemiojn, la plej bona maniero batali kontraŭ ili estas plifortigi la higienajn kaj preventajn regulojn.
 

 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up