Alternativaj terapioj kaj naturkuracado akompanis la kuban frontadon al la pandemio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-29 13:16:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo prezentis, samkiel faras ĉiujare, sian raporton pri la damaĝoj provokitaj de la usona sieĝo ekonomia, financa kaj komerca trudata al Kubo dum preskaŭ 60 jaroj.

Aliflanke, por la kubanoj estas sciate ke de la komenco de tiu agresa politiko, la sektoroj pri sano kaj nutrado estis ĉefaj celoj de la agresoj de ĉiuj usonaj administracioj kaj ĝuste tiuj sektoroj daŭre suferas por konstantaj obstakloj kaj baroj.

La nuna jaro, kompreneble, estas aparte kompleksa, ĉar al tiu politiko aldoniĝas la efikoj de la pandemio kaj la tutgloba krizo, kiu damaĝas turismon kaj komercon ĝenerale, sektoroj kernaj por la insula ekonomio.

Sendube, la plifortiĝo de la usona sieĝo flanke de la nuna administracio pli akrigis mankojn je krudaĵoj kaj produktoj kiuj estas uzataj, ekzemple, en la produktado de medikamentoj, kiuj estas speciale tikla fronte al la Kovim-19.
En tiu kunteksto, Kubo evoluigis efike diversajn terapiojn bazitajn sur la natura kaj tradicia medicino.

Laŭ klarigis fakulino pri farmaciaj servoj de Havano, drino. Miriam Brito, dekomence la natura kaj tradicia  medicino akompanas la frontadon al la pandemio. 

Oni provizis naturan, homeopatian medikamenton kuban, prevengoVir, por kontraŭagi virusojn diversajn, aparte por maljunuloj kaj ĉiuj adoltoj. Ĝi estis efike uzata en la havana civitanaro, kaj ankaŭ en aliaj provincoj de nia lando.
Ĝi  plifortigas la imunan sistemon kaj certe montris sian efikecon kiel preventa medikamento; cetere oni ankaŭ uzas la ozonoterapiro en pacientoj konvaleskantaj kun evidenta helpo al pacientoj kiuj jam trapasis la malsanon.

Fronte al manko de kelkaj medikamentoj tre bezonataj de la loĝantaro, la farmacia industrio uzis sian teknologian kapablon por prepari diversajn medikamentoj surbaze de naturaj produktoj kiel la mielo kaj propolio.

Aliaj naturaj medikamentoj troveblaj en la kubaj apotekoj konsistas en preparaĵoj surbaze de homeopatiaj dozoj plus siropoj kontraŭ gripoj, kaj aliaj spirmalsanoj.

Temas pri konkreta maniero alfronti la obstaklojn trudatajn de la ekonomia sieĝo usona al Kubo, plus la nunaj sekvoj de la pandemio kaj la ekonomia krizo.

La kuba fakuloj, la sciencistoj kaj la industrio unuiĝas por kune trovi konkretajn solvojn per alternativoj kiuj evidentigas efikecon kaj respondas al la bezonoj de la civitanaro.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up