
Foto: @AsambleaCuba
Havano, mar 3 (RHK)La prezidento de Zimbabvo, Emmerson Dambudzo Mnangagwa, akceptis hodiaŭ la estron de la Nacia Asembleo de Popola Povo kaj de la Ŝtata Konsilantaro de Kubo, Esteban Lazo.
Mnangagwa kaj Lazo elkore dialogis pri la historiaj ligoj inter ambaŭ nacioj kaj la reciproka volo plifortigi ilin kadre de la 45-a Datreveno de dulandaj rilatoj.
La gvidanto de la Kuba Parlamento transdonis mesaĝojn de la armegeneralo Raúl Castro kaj de la prezidento Miguel Díaz Canel.
La delegacio de la antila insulo alvenis al ĉi tiu ĉefurbo la antaŭan tagon por fari oficialan viziton al la afrika nacio.
En la internacia flughaveno Robert Mugabe, la altranga gvidanto de la kariba lando estis akceptita de sia ekvivalento, la estro de la Parlamento de Zimbabvo, Jacob Mudenda, kaj ambasadorino Susellys Perez Mesa.´
Lazo alvenis al Zimbabvo ĉi-dimanĉe el Namibio post ĉeesto al la Ŝtata Funebraĵo kaj Memorservo de la fondinta prezidento kaj patro de tiu nacio, Sam Nujoma.
Fonto: PL