Blokado, milita ago en paca tempo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-03 09:49:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De  María Josefina Arce.

Ĉi-semajne la kuba popolo ree emfazis sian rifuzon kontraŭ la usona blokado komerca, financa kaj ekonomia, kiu estis oficialigita la 3-an de februaro de la jaro 1962.

Ĝi estas la plej longa genocida politiko en la homara historio. Tiu ĉi malhumana kaj kruela sieĝo estis aplikita ekde la jaro 1959 por apartigi kaj sufoki la naskiĝantan revolucion en Kubo.

Sed la 3-a de februaro 1962 la tiama prezidento John F. Kenedy subskribis la ekzekutivan ordonon 3447 pri la ekonomia sieĝo.

Jam pli frue, Vaŝingtono premis kaj adoptis konkretajn agojn, kio rezultigis la ĉeson de petrola provizo al Kubo flanke de la usonaj kompanioj, ili nuligis la sukeran kvoton de Kubo en la usona merkato kaj ekrekomendis al siaj civitanoj   ne vojaĝi al la kariba insulo.

En 1961 Usono rompis siajn diplomatiajn kaj konsulajn rilatojn kun Havano.

Laŭlonge de ses jardekoj diversaj administracioj usonaj subtenis kaj fortigis tiun ĉi unuflankan regulon, kiu estas milita ago en paca tempo kaj perfortas la bazajn normojn de internacia juro.

Sub la mandato de George Bush, patro, ekzemple, la Leĝo Torricelli estis aprobita en 1992, kun konsiderinda eksterteritoria karaktero. Al la filioj de usonaj kompanioj situantaj en triaj landoj estas rifuzataj la rajton intertrakti kun la Grandaj Antiloj, dum ĉiu ŝipo kiu tuŝis kubajn havenojn en la antaŭaj 180 tagoj estas malpermesita eniri la havenojn de la norda nacio.

Kvar jarojn poste, la administrado de William Clinton internaciigis eĉ pli la ekonomian sieĝon, kun la aprobo de la Helms-Burton Act, kiu neis kreditojn kaj financan helpon al landoj kaj organizaĵoj, kiuj favoris kunlaboron kun Kubo.

Ekde 1992, la internacia komunumo kondamnis, per granda plimulto en la Ĝenerala Asembleo de UN, la malamikan politikon de Vaŝingtono, kiu tamen ignoras la mondan senton kaj tiun de la propra popolo, kiuj grandparte estas favoraj al ĉesigo de ĉi tiu blokado kaj normaligo de duflankaj rilatoj.

Fakte, la nuna eksprezidento Donald Trump aprobis de 2017 ĝis 2021 pli ol 240 mezurojn kontraŭ kubanoj, 55 el ili meze de tutmonda sankrizo pro COVID 19. Ĉi tiu administrado malhelpis la alvenon al kuba teritorio de donacoj de kuracaj provizoj. ke Ili faris la diferencon inter vivo kaj morto.

La blokado ankaŭ prezentis multajn obstaklojn al la esplorado kaj produktado de kubaj vakcinoj kontraŭ COVID 19, kio postulis grandan klopodon de la kuba registaro por garantii la imunigon de la loĝantaro kaj protekti ĝin kontraŭ la malsano kaŭzita de la nova koronavirus.

Dudek naŭ rezolucioj favore al ĉesigo de la blokado estis aprobitaj de la Ĝenerala Asembleo de UN, la lasta kun Joe Biden jam en la prezidanteco de Usono. Sed la nuna prezidanto sekvis la paŝojn de siaj antaŭuloj kaj subtenas la kriman kaj genocidan mezuron.

La akumulitaj damaĝoj en ses jardekoj sumiĝas al 147 MIL 853 milionoj da dolaroj. Preter la ciferoj, la blokado tuŝas kubajn familiojn kaj ilian bonfarton. Ĝi influas ĉiujn sferojn de sociekonomika vivo kaj malhelpas la progreson de la lando en konstruado de pli prospera kaj daŭrigebla socio.

Sed la kuba popolo rezistas kaj daŭre laboras por sia estonteco, ĉar kiel atentigis la historia gvidanto de la revolucio Fidel Castro, "Kubo trovis la moralan kaj materian forton por eliri venka sur la politika kaj ideologia areno en la batalo kontraŭ la ekonomia. blokado, la subfosado kaj agreso de jankia imperiismo."

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up