Paca nokto?

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-26 09:47:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

de Vilhelmo Alvarado

Betleĥemo nuligas Kristnaskan Feston. Bildo: Euronews

Nenio pli bone spegulas la tragedion, kiu turmentas la loĝantaron en la Gaza Zono, ol la fakto, ke milionoj da homoj tra la mondo festis la Kristnaskan feston, sen scii, ke en Betleĥemo, kie laŭ la tradicio naskiĝis Jesuo Kristo, la religiaj aŭtoritatoj  nuligis ĉiujn agadojn.

Ne estis kristnaska vespero en la lulilo de kristanismo kiel signo de funebro por la pli ol 21 mil senkulpaj infanoj, virinoj kaj viroj, kiuj estis murditaj de Israelo dum la brutalaj bombadoj kontraŭ tiu loĝantaro kaj la lastatempaj surteraj atakoj.

La "paca nokto" priparolata en la tradiciaj kantoj de la dato estis alia tago de teruro por pli ol miliono kaj duono da palestinanoj kiuj restas sen medicina prizorgo, kies hejmoj estas reduktitaj al rubo kaj pluvivas sub la minaco de malsato.

Antaŭtage, la 25-an de decembro, la cionisma ĉefministro, Benjamin Netanyahu, vizitis Gazaon ne por disdoni donacojn al infanoj, sed por anonci, ke la israelaj atakoj daŭros kaj pliintensiĝos en la venontaj tagoj, ke tio, kion li nomas milito kaj kio fakte estas genocido, estos longa kaj la fino estas for.

Sufiĉe da kialoj, kial en Betleĥemo, situanta en la palestina teritorio de Cisjordanio ĉirkaŭ naŭ kilometrojn de Jerusalemo, la stratoj estis malplenaj ĉi-kristnaske kaj neniu respondis al la voko de la sonoriloj de la baziliko konstruita en la groto, kie oni diras, ke Jesuo naskiĝis.

"Ni ne povas festi, kiam multaj el ni sentas malĝojon kaj timas pro tio, kio okazas en Gazao", diris klerikoj en tiu urbo, kiu ankaŭ suferas la efikojn de furioza blokado trudita de la cionismaj okupantoj.

Ili ankaŭ petis, ke la mondo malfermu siajn okulojn kaj korojn por kompreni la plenan grandecon de la dramo kaj subtenu la palestinan loĝantaron, ne nur per preĝoj aŭ sendado de helpo, sed per konkretaj agoj por atingi batalhalton kaj restarigi la malfortan pacon  en la martirigita strio.

Bedaŭrinde, tiu mondo  forestas kun nur timemaj esprimoj de malakcepto de israela brutaleco. Oni sopiras je la grandaj manifestacioj en la stratoj de la ĉefaj okcidentaj urboj por devigi siajn registarojn malobei la ordonojn de Usono.

En la plej lastatempa rezolucio de la obeema Sekureckonsilio de UN, la membroj de tiu organo redaktis timeman rezolucion petante humanitaran helpon por la palestinanoj, sed sen postuli ĉesigon de la atakoj de Tel-Avivo, ĉar tiel ordonis la estro loĝanta en la Blanka Domo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up