Kubanoj kun akraj vido kaj aŭdo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-13 10:12:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Teroristoj planas el Florido atakojn ene de Kubo

De Roberto Morejón (RHC)

Ekstremistoj en la Florida duoninsulo planas - laŭ diversaj amaskomunikiloj - la plenumon de agoj kontraŭ Kubo, por skui la scenejon, kiam la kariba insularo alfrontas materiajn malfacilaĵojn esence pro la usona sieĝo.

Unu el la fontoj kun raportoj pri ĉi tiu afero estas Razones de Kubo, portalo kiu denuncas planojn kaj agojn kiuj interrompas ordon en la kariba nacio.

Rilate al la intrigoj de la teroristoj en Miamo, la indikoj montras al la realigo de perfortaj agoj en la lastaj monatoj de 2023.

La revelacioj, laŭ usonaj fontoj, venas de ento nomanta sin la Patriota Fondaĵo, decidita entrepreni armitajn agojn kontraŭ Kubo, por - kiel ili kredas - subfosi ordon fine de la jaro.

La portalo Razones de Cuba (Kialoj por Kubo)  identigis Ibrahim Bosh, enskribitan en tiel nomata Respublikana Partio de Kubo, kiel fundamenta parto de la menciita terorista grupo.
La konspirantoj - la fontoj citas - havas armilojn aĉetitajn en Mezameriko kaj celas provoki incidentojn inter Kubo kaj Usono.

Konsiderante la raportojn provizitajn, analizistoj memoris, ke vandalismo, la instigo de krimaj agoj kaj  perforto aperas kiel iloj de tiuj en Suda Florido, kiuj vivas de ekstremismo kaj profitas el tio, kion ili nomas "kontraŭ-kastra industrio".

Ne ĝenitaj de usonaj aŭtoritatoj, tiaj armitaj grupoj kun videblaj trejnejoj dependas de furioza kontraŭkuba kampanjo en sociaj retoj.

La Magistro  de Scienco, Yuri Aguiar Luna publikigis kion li identigis kiel recenzon de esprimoj de la metodoj de neperforta lukto kaj netradicia milito kontraŭ Kubo.

La aŭtoro menciis inter la ĉefaj manifestiĝoj de subfosado kontraŭ la kariba nacio en ciferecaj scenaroj, en septembro, la pridubadon de ekstera politiko kaj la pintkunveno de la Grupo 77 kaj Ĉinio, senlegitimigo de la registaro, manipulado de faktoj kun emocia efiko kaj insisto en kion ili priskribas kiel la foreston de la usona blokado.

Ne povas forgesi, ke la içakra kampanjo en la retoj por prezenti anarkian Kubon estas ŝatata instrumento de specialaj servoj kaj entoj kun usona buĝeto.

La Kongreso de tiu lando akceptis transdoni en 2022  pli ol 35 milionojn da dolaroj al subfosaj programoj gvidataj de la Ŝtata Departemento, USAID, Usona Agentejo por Internacia Evoluo, kaj la NED, Nacia Fondaĵo por Demokratio.

Meze de tio, kion oni provas prezenti kiel platformoj en uzado de libereco de informo, sur la retoj estas desegnita distordita bildo de la realeco de Kubo, kiu, kune kun la realaj materialaj mankoj, preparus la vojon por ke  ekstremistoj realigu sian  paranojon.

Kubanoj, kutimaj havi akrajn vidon kaj aŭdon, estas atentaj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up