Internacia Tago de la Gepatra Lingvo: utiligo de la gepatra lingvo por lernejo-instruado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-20 09:43:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Fonto: uea.org

Kiel ĉiun 21-an de februaro la mondo celebras la Internacian Tagon de la gepatra lingvo, kies celo estas emfazi la gravecon de utiligo de la gepatra lingvo en instruado en lernejoj.

Lige al tiu ĉi tutmonda datomemorigo, Universala Esperanto-Asocio (UEA),  kutime dissendas mesaĝon por konfirmi sian pozicion pledi por atingi pli justan lingvan ordon tra la mondo. Tial en la ĉi-jara mesaĝo pritraktas la situacion de instruado kun respekto al la gepatra lingvo.

Infanoj lernas plej bone per lingvo kiun ili plene komprenas, sed tro ofte ili ricevas instruadon en iu alia lingvo kiun ili pli malbone komprenas, se entute. Rezulte, ili malmulton lernas, perdas interesiĝon pri kleriĝo, kaj ne povas bone navigi en la moderna ekonomio.

Lastatempa studo de la Monda Banko konstatis, ke preskaŭ 37 procentoj de lernantoj en landoj de malalta aŭ meza enspezo estas instruata en lingvo kiun ili ne komprenas. Lingvaj rajtoj kaj la rajto al edukado estas nedisigeble ligitaj.

Per respekto al ĉiuj lingvoj, oni akcelas unuecon inter diverseco kaj internacian kompreniĝon. Krome, kultura kaj lingva diverseco estas fundamentoj por daŭripovaj socioj.

Lingvoj ludas gravan rolon en evoluigo, se uzataj por progresigi kulturan diversecon kaj interkulturan dialogon. Per lingvoj oni povas plifortigi kunlaboron, edukadon, inkluzivecon, kulturan heredaĵon, sciencon kaj politikan partoprenon. Toleremo kaj respekto estas la vojoj por tiuspeca evoluigo.  Plej grave: per utiligo de lingvoj efike kaj kompreneme oni antaŭenigas edukadon, kulturan partoprenon kaj ekonomian prosperon.

Ni memorigas pri la tri principoj de Unesko rilate al lingvo kaj edukado: Instruado en Gepatraj Lingvoj (konstrui sur ekzistantan scion); Multlingva Edukado en Ĉiuj Niveloj (egaleco); kaj Interkultura Edukado. Tiuj principoj celas samtempe konstrui altkvalitan edukadon kaj antaŭenigi pacajn sociojn kun plena respekto inter ties membroj.

Lingvoj transdonas kaj konservas kulturojn kaj sciojn kaj kultura interŝanĝo riĉigas nin ĉiujn. Kiel asocio kiu laboras por la solvado de lingvaj problemoj en internaciaj rilatoj kaj faciligo de internacia komunikado, Universala Esperanto-Asocio aliĝas al la alvoko de Unesko, ke ĉiuj landoj favoru konservadon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj uzataj de la popoloj de la mondo, inter ili la indiĝenaj lingvoj kiujn oni aparte atentas en la nuna Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj.

 

Fonto: uea.org/gk/1093a1

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up