Internacia Tago de la Gepatra Lingvo: fonto de identeco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-21 10:00:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: Universala Esperanto-Asocio

Dum tiu ĉi   tago, la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, ni antaŭenigas la gravecon de lingva diverseco kaj multlingva edukado. Lingvaj rajtoj estas fundamento por justaj kaj daŭripovaj socioj, ĉar lingvoj estas ĉe la koro de nia ĉiutaga vivo, identeco, kultura heredaĵo kaj komunuma unuiĝo. Lingvoj estas  bazo por aliri ĉiujn aliajn homajn rajtojn.

Protekto kaj antaŭenigo de lingvoj gravegas, ĉar estas pere de lingvoj ke oni transdonas mondrigardojn kaj konservas lokajn kaj tradiciajn sciojn kaj kulturojn. Bedaŭrinde, laŭ Unesko, 40 procentoj de la monda loĝantaro ne havas aliron al edukado en lingvo, kiun ili parolas aŭ komprenas. Samtempe, pli kaj pli da lingvoj malaperas.

En niaj pli kaj pli plurecaj socioj, kaj antaŭ la ideo de tutmonda socio kiu inkluzivas la tutan homaron, la demando pri lingvoj fariĝas nepra prioritato. Fakte, lingvoj estas la absoluta fundamento de kompreniĝo kaj kunlaboro. Tiel, lingvaj rajtoj rilatas rekte al demokratio kaj vera komuna decidado pri komunaj problemoj.

Ni antaŭenigu la valorojn de multlingva mondo proponitajn de Unesko: instruado en gepatraj lingvoj, multlingva edukado en ĉiuj niveloj, kaj interkultura edukado. Tiel, ni esperas, ke paco, evoluigo kaj homaj rajtoj fariĝos realaĵo por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.

Per lingvoj ni kundividas nian homecon. Ni uzu kaj antaŭenigu ĉiujn lingvojn, inkluzive la internacian lingvon Esperanto, por realigi tiujn principojn kaj valorojn. Por festi la solidarecon inter homoj de malsamaj devenoj, ni ankaŭ invitas homojn de bona volo al la 109-a Universala Kongreso de Esperanto en Aruŝo, Tanzanio, inter la 3-a kaj 10-a de aŭgusto 2024.


Fonto: uea.org/gk/1154a1  

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up