Nacia suvereno: defioj kaj fortoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-01 12:32:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Plano por nutra suvereneco

Kubo estas inter la malmultaj landoj tra la mondo, kiu eksplicite metis en sian Konstitucion la rajton je nutrado, kaj tiel estis agnoskita ĉi-semajne de la UN-fonduso pri nutraĵo.

Kaj tute kongrue kun tia preskribo, pasintjare la insula parlamento aprobis la Leĝon pri Suvereneco kaj Sekureco Nutra, konata kiel Leĝo SAN, kiu konfirmas la prioritaton donitan de la kuba ŝtato al temo difinita je  nacia sekureco, nome, la nutrado de la insula loĝantaro.

Hodiaŭ ĉiu kuba municipo laboras por fortigi la lokan nutraĵan sistemon kaj la planojn tiusence oni diskutas kaj aprobas en la lokaj regorganoj, tio estas, la municipaj asembleoj.

Tiu ĉi estas precize unu el la rekomendoj fiksitaj en la Leĝo, pri kiu daŭre insistis la asesoranto de la UN-organizo por Kubo, la brazilano Frei Betto en sia popola kajero pri la Plano de suvereneco nutra kaj edukado nutra en la insulo, dokumento kiu enhavas celojn, defiojn, lamaĵojn, konkerojn kaj strategiojn.

Unu el la menciitaj lamaĵoj pri kiuj laboras la kuba registas konsistas en la instigo al rilato inter produktado agrikultura, medio kaj agado kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo, fortigante, ekzemple, la agroekologian fokuson por ke evoluo estu daŭrigebla je longa tempoperiodo.

Aliaj temoj alvokas optimumigi la uzon de la ŝtataj rimedoj por subteni tute integre la kategoriojn pli vundeblaj je nutra malsekureco kaj transiri la genran temon en ĉiuj dimensioj.

Per la starigo de la Leĝo SAN, Kubo antaŭeniras en la celo eviti la disigon de kelkaj politikoj gvidataj de diversaj institucioj. Tiamaniere oni laboras por intersektora partopreno lige kun diversaj agandoj, publikaj institucioj, civila socio, entreprenoj, la produktiva sektoro agronutra kaj la kamparanoj.

Sur tiu vojo ja ekzistas politika vojo por avanci en tiu ĉi strategia temo por la insulo… Ekzistas pluraj defioj, sed ankaŭ fortoj, kiuj kuŝas ĝuste en la ekzisto de landa sistemo por nutra provizo, planoj por evoluigo en kooperativoj, municipoj, provincoj, ankaŭ ekzistas reto de scienco kaj novigado, teknologiaj kapacitoj kaj la programo de nutra memprovizo je loka nivelo.

Do, malgraŭ ĉiuj defioj kaj la nunaj cirkonstancoj de ekonomia krizo, manko de rimedoj financaj kaj grundoj tuŝitaj de la klimata ŝanĝo, Kubo posedas fortan kolonon surbaze de sia leĝo por sekureco kaj suvereneco nutra.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up