Ĉefministro partoprenas en tutamerika evento de teknikaj normoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-05-05 18:44:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano, maj 5 (RHK) Ĉefministro Manuel Marrero Cruz hodiaŭ prezidis la kunvenon de la Tutamerika Komisiono pri Teknikaj Normoj (COPANT), kiu okazas de la 4-a ĝis la 7-a de majo en ĉi tiu ĉefurbo.

La evento reprezentas valoran ŝancon por la plej granda el Antiloj pruvi sian firman engaĝiĝon al plifortigo de la regiona kvalita infrastrukturo en la areo.

Laŭ industriaj fakuloj, la okazo estos oportuna por antaŭenigi internacian teknikan dialogon el inkluziva kaj latinamerika perspektivo.

Ili rimarkis, ke tio ankaŭ reasertos la rolon de la Kuba Nacia Normiga Oficejo (ONNC) kiel ŝlosila aganto en la procezoj de teknika harmoniigo, reguliga disvolviĝo kaj scienca kaj teknologia kunlaboro en la regiono.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up