Hospitalo estis bombita dum batalhalto estis neglektita en UN-sekureca konsilio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-18 12:26:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La israelaj armetrupoj lanĉis pafaĵojn ekvivalentajn al kvarono de atombombo. Foto: AFP

Tuj post kiam kvar landoj vetois, en la Sekureca Konsilio de UN, iniciaton por batalhalto en Palestino, ĉirkaŭ 600 civiluloj mortis en la israela atako kontraŭ hospitalo en Gazao.

Esprimoj de la plej alta neracieco kaj la krimaj motivoj, kiuj pelas agreson kontraŭ Palestino estis du preskaŭ samtempaj novaĵoj: dum Usono, Britio, Francio kaj Japanio vetois en la Sekureca Konsilio de UN projekton de rezolucio proponita de Rusio pri batalhalto, bombatako kontraŭ hospitalo en Gazao kaŭzis pli ol 600 mortintojn kaj centojn da vunditoj.

La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, kondamnis en X la israelan atakon kontraŭ la hospitalo Al Ahli: «Ni postulas tujan batalhalton kaj ĉesigon de ĉi tiuj flagraj malobservoj de Internacia Humanitara Rajto ».

Ekzemploj kiel ĉi tiu parolas pri la krimaj normoj de la okupanta potenco, kaj pri la ostaĝa statuso de  Okcidento, kiu fariĝis la UN-instanco, kiu denove turnas la dorson al la ebleco de minimumj  garantioj por ke ili  ne plu  mortigu  infanojn kaj virinojn,  interalie, kaj ke povas esti dialogo por paco.

Koncerne la holokaŭston okazantan en palestina teritorio, la Eŭro-Mediteranea Observatorio, citita de la informejo RT, proponis kelkajn ciferojn: "la israela armeo lanĉis pli ol 10 000 bombojn kontraŭ la Gaza Zono en unu semajno, duoble pli ol Usono  lanĉis  en Afganio en tuta jaro.

La israelaj armetrupoj lanĉis pafaĵojn ekvivalentajn al kvarono de atombombo, mortigante proksimume 14 palestinanojn ĉiun horon, detruante almenaŭ 2 650 hejmojn kaj kaŭzante gravan damaĝon al proksimume 70 000. En la sama tempo, almenaŭ 71 lernejoj estis detruitaj, 145 industriaj instalaĵoj, 61 amaskomunikaj  ĉefsidejo  kaj 18 moskeoj.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up