Ĵamŝed Junusov: Kadre de La Zono kaj Vojo atendas nin prospero

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-20 10:41:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĵamŝed Sabiroviĉ Junusov estas membro de la centra komitato de la Komunista Partio de Taĝikio

Ĵamŝed Sabiroviĉ Junusov estas membro de la centra komitato de la Komunista Partio de Taĝikio kiel respondeculo pri internacia kunlaboro, kaj ekde 2020 li estas la sekretario de la centra komitato de la partio. Naskita la 5-an de Februaro 1965 en la urbo Duŝanbo, li diplomiĝis el la fakultato pri historio de la Taĝika Ŝtata Universitato.

De 1986 ĝis 1991 li laboris en diversaj postenoj en la Sovetaj Junularaj Organizoj de la urbo Duŝanbo kaj en la centra komitato de la Soveta Junulara Organizo de la respubliko. En 1993, li funkciis kiel la unua sekretario de la Centra Distrikta Komitato de la Komunista Partio de Taĝikio, kaj de 1995 ĝis 1999, la unua sekretario de la Centra Komitato de la Soveta Junulara Organizo de la Respubliko. Tiam li laboris en registaraj organizoj, kiel Ministerio pri Komunikado, Komitato pri Junularaj Aferoj sub la registaro de la Respubliko Taĝikio.

Ĵamŝed Junusov havas la ŝtatan rangon de la unuanivela konsilisto pri publika servo.

Ekde 2006 li okupiĝas pri sindikata laboro kaj nuntempe estas la estro de la sociekonomia departemento, publikaj rilatoj kaj internaciaj rilatoj de la Federacio de Sendependaj Sindikatoj de Taĝikio.

En la pasintaj dek jaroj, pli ol 150 landoj kaj 30 organizoj subskribis kunlaborajn dokumentojn kun Ĉinio pri la konstruado de la iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj la iniciato jam estas la plej populara internacia kunlabora publika produkto kaj plej granda kunlabora platformo en la mondo. Kiel vi, fakulo pri internaciaj rilatoj, taksas ĝin?

Dankon pro via demando, oni diras, ke la iniciato"La Zono kaj Vojo" estas elmetita de la gvidanto de Ĉinio, kamarado Xi Jinping. Komence mi ŝatus noti kelkajn historiajn aspektojn de ĉi tiu iniciato, ĉar tiu ĉi nova iniciato de Ĉinio havas profundajn historiajn kaj kulturajn radikojn.

Multaj eŭropaj landoj eble ne komprenas la historian rolon de ĉi tiu iniciato pro ĝia malproksima geografia loko, sed la popoloj de la Centra Azio, inkluzive de Taĝikio, historie okupiĝis pri tiu iniciato. En antikvaj tempoj, estis de Oriento al Okcidento, ke ĉinfaritaj silkaj varoj iris, kaj la vojo ankaŭ trapasis la modernan Centran Azion.

La antikva granda Silka Vojo estis verŝajne aŭdata de multaj eŭropanoj almenaŭ unufoje en sia vivo, sed laŭ tempopaso, post multaj jarcentoj, ĝi estis forgesita kaj memorita nur sur profesia nivelo de historiistoj, kulturfakuloj kaj aliaj. Ni, loĝantoj de la centr-azia regiono, estis la rektaj profitantoj de la Silka Vojo, ĉar la vojo trakuris niajn terojn.

En moderna interpreto, mi karakterizus la iniciaton "La Zono kaj Vojo" kiel dialogon inter la civilizacioj de Oriento kaj Okcidento. La iniciato estas ĉefe ekonomia projekto de Ĉinio, sed kune kun tio ĝi havas multajn komponantojn, kiel la disvolviĝo de ekonomiaj ligoj kun najbaraj landoj kaj pretere, investpolitiko, promocio de varoj laŭ alternativa marvojo, disvolviĝo de loĝistikaj projektoj, kaj kultura kunlaboro.

Mi ŝatus substreki mian rimarkon rilate Ĉinion kaj emfazi la fakton, ke kadre de produktado kaj disvolviĝo de la enlanda merkato por varoj kaj servoj, infrastruktura konstruado kaj socia politiko, urbanizigo de urboj, trejnado de la dungitaro, mildigo de malriĉeco, mi vidis, ke ĉiuj ĉi aferoj estas, surbaze de la ekzemplo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, plejparte solvitaj.

Mi, kune kun delegacio el Taĝikio, vizitis multajn entreprenojn en ĉi tiu regiono kaj konatiĝis kun la vivo de ordinaraj homoj. Homoj laboras kaj per sia ĉiutaga laboro efektive plibonigas siajn vivkondiĉojn. En multaj urboj kaj regionoj ni vidis la zorgemon pri homoj montritaj de la ĉina gvidantaro, kreante kondiĉojn por kreado de laborpostenoj, modernaj fabrikoj kaj entreprenoj kun alta nivelo de novigado kaj provizantaj decajn salajrojn.

Per laboro, homoj plibonigas siajn ĉiutagajn vivojn, renovigas siajn domojn, aĉetas aŭtojn, vestaĵojn kaj zorgas pri deca edukado por siaj infanoj. Multaj lernejoj, modernaj muzeoj kaj teatrejoj estas konstruitaj, inkluzive por konservi la kulturon de la popolanoj vivantaj en Ĉinio.

Tiu ĉi kulturo aŭ iniciato transiris la limojn de Ĉinio kaj sukcese funkcias ekster Ĉinio, en aliaj landoj. Tio povas esti taksata laŭ malsamaj manieroj, sed unu afero estas certa: Ĉinio, disvolvante sian ekonomion, kontribuas por la disvolviĝo de siaj najbaroj kaj aliaj landoj. Mi nomas tian zonon samtempe sekurecan zonon, ĉar disvolvante ĉi tiun iniciaton, la ĉina gvidantaro klopodas antaŭenigi la disvolviĝon de memsufiĉa kaj sekura mondo.

Altteknologia kaj memsufiĉa socio disvolvas produktadon, plibonigas sociajn vivkondiĉojn kaj kreskigas tolereman pensadon. Ĉi-rilate mi ŝatus ripeti la vortojn de la gvidanto de Ĉinio, estimata Xi Jinping,"la socio estas kiel granato, senŝeligante ĝin oni vidas la samajn fruktojn, kaj same en la socio ĉiuj estu unuigitaj kaj egalaj."

Kompreneble, kiel civitano, kiel politikisto kaj kiel ordinarulo, mi povas nur pozitive taksi tiun ĉi iniciaton, ĉar tiu iniciato celas konstruadon.

Foto: Interreto

Laŭ vi, kian rolon la iniciato ludas en la socia disvolviĝo de la aliĝintaj landoj, precipe rilate al la labor-kondiĉoj? Kaj kian rolon ĝi havas en la internaciaj rilatoj?

Oni devas diri, ke la iniciato ludas pozitivan rolon en la ekonomio de Taĝikio. Kadre de tiu ĉi iniciato kaj kun la rekta helpo de ĉinaj investoj kaj specialistoj, kaj ankaŭ de teknologio, Taĝikio venkis la vojblokon. Precipe vintre, vojtrafiko inter la regionoj de la respubliko estis fermita ĝis printempo.

Laŭ iniciato de nia gvidanto, prezidento de la Respubliko Taĝikio, estimata Emomali Rahmon, ŝtata programo por superi la vojblokon estis evoluigita. Varmaj amikaj rilatoj estis establitaj inter niaj ŝtatestroj kaj danke al proksima kunlaboro, Taĝikio hodiaŭ povas komunikiĝi kun ĉiuj regionoj de la respubliko la tutan jaron.

Kompreneble, ĉi tiu kunlaboro tre utilas al la socia evoluo de la respubliko. En Taĝikio, dekoj da projektoj nuntempe estas efektivigataj por plibonigi la socian medion kaj novigaj teknikoj estas importitaj en diversajn sektorojn de la ekonomio. La enkonduko de ĉinaj teknikoj, moderna teknologio kaj ekipaĵoj multe plifaciligis la laboron de taĝikaj laboristoj, la trejnadon de dungitoj kaj la subtenon por diversaj sektoroj de la ekonomio kaj ĉio ĉi estas tre pozitive ricevita en la socio.

Ĉinaj kompanioj funkciantaj en la respubliko kontribuas al la disvolviĝo de la produktado. Rilate al kreado de novaj laborpostenoj, la enkonduko de moderna teknologio faciligas la laboron de specialistoj en la industria sektoro de la ekonomio. Ĝenerale oni povas rimarki nur pozitivajn aspektojn pri la kunlaboro.

Mi pensas, ke en internacia kunlaboro oni povas ankaŭ noti la pozitivajn aspektojn de tia kunlaboro. Ekzemple, kadre de la iniciato, Ĉinio investis dekojn da miliardoj da dolaroj en la ekonomion de Kazaĥio. Same oni faris kun Uzbekio kaj Kirgizio. Oni povas rimarki, ke multaj landoj hodiaŭ kunlaboras kun Ĉinio kadre de ĉi tiu iniciato kaj tio alportas pozitivajn rezultojn en la disvolviĝo de la tutmonda ekonomio.

Ĉu la iniciato motivigas la ekomonian disvolvon kaj interŝanĝojn de la du landoj nome Ĉinio kaj Taĝikio?

Sendube, en ĉiuj tempoj kaj inter ĉiuj popoloj, komerco estas la ŝlosilo de riĉeco kaj prospero. Ni zorgas pliigi komercajn interŝanĝojn kun nia najbaro. Hodiaŭ sur la taĝika merkato, kune kun konsumvaroj, oni povas ankaŭ vidi altteknikajn ekipaĵojn el Ĉinio en diversaj sektoroj de la ekonomio.

Modernaj teknologiaj ekipaĵoj troveblas en tiaj industrioj kiel komunikado, konstruo, minado, agrikulturo, energio, transporto, malpeza industrio kaj aliaj. Se antaŭe estis pure hejmaj varoj en nia merkato, hodiaŭ ni vidas sur la merkato ĉinajn vojajn ekipaĵojn, altteknologiajn minejajn ekipaĵojn, teksilojn, ĉinajn poŝtelefonojn kaj ekipaĵojn de la ĉina marko ZTE.

Multaj altkvalitaj varoj, kiel vestaĵoj, ŝuoj kaj hejmaj aparatoj, ankaŭ aperis en nia merkato kaj ne estas pli malbonaj ol tiuj de alilandaj markoj. Komerco estas ĉiam la disvolviĝo de la ekonomio, ĉar ĝi signifas laborpostenojn, akcelon de varoj kaj servoj, kaj, kompreneble, pli intiman konon pri la kulturo de Ĉinio. Tio ĉi ĉiam estas interesa kaj profita.

Kion vi atendas pri la estonteco de la konstruado de "La Zono kaj Vojo"?

Mi vidis la disvolviĝon de la iam postiĝinta regiono de Ĉinio, nome la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Nia delegacio vizitis la urbojn Urumĉio, Kashi kaj la kirgiza aŭtonoma subprovinco. Kiel oni diras, ĉio estas konata kompare kun io, kaj mi povas diri, ke ĉi tiu regiono estas tre malsama ol tio, kio ĝi estis antaŭ nur 5 jaroj.

La impresoj el tio, kion mi vidis, estis mirindaj kaj la homoj estis bonhumoraj kaj amikemaj. Mi volas diri, ke en tiom mallonga tempo, se Ĉinio tiom povis fari en tiel malproksima regiono okcidenta de la lando, mi opinias, ke la estonteco de la konstruado de "La Zono kaj Vojo" estas tre optimisma.

Ĉinio evoluas laŭ la vojo de la konstruado kaj ĝi projekcias sian konstruan projekton al la landoj kadre de la iniciato. Mi pensas kaj esperas, ke kadre de tiu ĉi iniciato atendas nin prospero, ĉar ene de la orienta civilizacio ni estas destinitaj al dialogo kaj disvolviĝo.

Ĉinaj kulturo kaj filozofio estas la bazoj de ĉi tiu iniciato, kies radikojn estas en la profundo de jarcentoj, kiam la granda Silka Vojo pasis inter niaj montoj kaj riveroj. Post jarcentoj, la dialogo inter civilizacioj denove revigliĝas kaj tio estas la respondo de Ĉinio al la modernaj defioj kadre de tutmondiĝo.

Usono trudas al la mondo unupolusan vidon kaj la usonan vivstilon, kiu jam fiaskis kaj baldaŭ, mi esperas, ke tiu ĉi politiko malaperos. Sed vi ne povas detrui aŭ forviŝi la konstruadon, kaj mi pensas, ke la iniciato"La Zono kaj Vojo" trairos la vivon kun ni laŭ la vojo de la konstruado.

Konklude, mi volas emfazi, ke ĝis aŭgusto ĉi-jare Ĉinio estis por mi lando, kiun mi konis per libro. Antaŭ multe da tempo, en mia junaĝo, mi hazarde trovis tre interesan libron verkita de Wu Cheng'en, "Pilgrimo al la Okcidento". Ĉi tiu libro estis mia unua enkonduko al la ĉina kulturo kaj antikva ĉina filozofio.

Mia persona opinio estas, ke popolo, kiu havas tiom riĉan kulturan heredaĵon, estas inda je respekto, kaj la plua evoluo de la iniciato estas la vojo de amikeco, bona najbareco kaj reciproka respekto, bazita, kiel mi plurfoje diris, sur la konstruado.

Pacon al via hejmo, niaj ĉinaj kamaradoj!


Intervjuo kun Ĵamŝed Junusov, Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Taĝikio, membro de la centra komitato - respondeculo pri internacia kunlaboro - de la Komunista Partio de Taĝikio; sindikatisto.


Pietro Fiocchi, itala ĵurnalisto

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up