Vito Petrocelli: La Zono kaj Vojo estas grava antaŭ ĉio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-17 11:19:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vito Petrocelli estas prezidanto de la instituto Italio - BRICS

Vito Petrocelli estas prezidanto de la instituto Italio - BRICS. Li estis senatano de la Itala Respubliko de la jaro 2013 ĝis la jaro 2022, dum tiu ĉi periodo, de la jaro 2018 ĝis 2022, li estis prezidanto de la parlamenta Komisiono pri Eksteraj Aferoj kaj Elmigrado.

De 2013 ĝis 2022 li okupiĝis en aliaj instituciaj kaj politikaj postenoj: prezidanto de la duflanka sekcio Italio-Ĉinio de la Interparlamenta Unio (2018-2022); vicprezidanto de la Komitato pri la Aferoj de Italoj Vivantaj Eksterlande (2016-2018); prezidanto (2014) kaj kasisto (2015-2016) de la Parlamenta Grupo de la Movado 5 Steloj (La Movado 5 Steloj estas itala politika partio). Li ankaŭ estis membro de la Komisiono pri Financo kaj Imposto kaj sekretario de la Komisiono pri Industrio, Komerco kaj Turismo.

Prezidanto Petrocelli subskribis, la 19-an de junio 2019 en Moskvo, la protokolonpri parlamenta kunlaboro kun 1.parlamenta deputito Konstantin Kosaĉev, prezidanto de la Komitato pri Internaciaj Aferoj de la Konsilio de la Rusa Federacio (la Konsilio estas la supera ĉambro de la Federacia Asembleo de Rusio).

Invitite de la Departemento pri Internaciaj Aferoj de KPĈ (Komunista Partio de Ĉinio), li gvidis grandan parlamentan delegacion viziti Pekinon, Chongqing kaj Xiamen (2018). Li partoprenis en la laboro de la dua Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaborado en Pekino (2019).


Kara Prezidanto Petrocelli, en la pasintaj dek jaroj pli ol 150 landoj kaj 30 organizoj subskribis kunlaboran dokumenton kun Ĉinio pri la konstruado de la Iniciato La Zono kaj Vojo, kaj hodiaŭ la Zono kaj Vojo jam estas la plej populara internacia kunlabora publika produkto kaj plej granda kunlabora platformo en la mondo, do vi kiel fakulo pri internaciaj rilatoj, kiel taksas ĝin?

La Iniciato de la Zono kaj Vojo, kiun en Italio ni nomas la "Nova Silka Vojo", estas certe la plej grava projekto de la lastaj 10 jaroj. Mi kredas, ke ĉi tiu iniciato antaŭenigita de prezidanto Xi Jinping estas grava antaŭ ĉio pro du kialoj:

-la Zono kaj Vojo estas longdaŭra projekto, pripensita por subteni la kungajnan multflankan kunlaboradon dum venontaj jardekoj;

- la Zono kaj Vojo kunligas pli ol 150 landojn kaj 30 organizojn apartenantaj kaj al la Tutmonda Sudo kaj al la kolektiva Okcidento.

Italio estas unu el la okcidentaj landoj, kiuj subskribis memorandon de interkompreno por kunlaboro ene de la Iniciato de la Zono kaj Vojo kaj, krome, ĝi estas la sola G7-lando kiu faris tion. La itala registaro intencas ŝanĝi la direkton kaj la ĉefministro Giorgia Meloni tion komunikis al la ĉina flanko, argumentante, ke ĝi ne reprezentas la nacian intereson kaj estas danĝera por nia teknologia kaj strategia sekureco. La ĉefministro certigas, ke tiu ĉi decido estas sendependa de la volo de Usono, kiam fakte la malo estas klara por ĉiuj.

Mi estas konvinkita, ke ĉi tiu decido estas grava politika, ekonomia kaj strategia eraro, kaj distancas Italion de la multpolusa kampo, kiu reprezentas la veran estontecon de la homaro.

Laŭ vi kia rolon la Iniciato ludas en la socia kaj politika disvolviĝo en la aliĝintaj landoj? Kaj kian rolon ĝi havas en la internaciaj rilatoj?

La ĉefa aspekto estas, ke la Iniciato de la Zono kaj Vojo ne intencas influi la politikajn elektojn de membrolandoj. La kungajna projektado garantias la duflankan fluon de la profitoj aktivigitaj de la Iniciato, kiuj plejofte havas socian, infrastrukturan kaj teknologian naturon.

La iniciato devas trovi la plej vastan eblan spacon en la kunteksto de la internaciaj rilatoj. Ĉi tiu celo povus esti atingita se Ĉinio subtenus pli grandan integriĝon inter la Zono kaj Vojo mem kaj la ĉefaj multpolusaj dialogaj kaj kunlaboraj formatoj: antaŭ ĉio la BRICS-formato, sed ankaŭ la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, la EŭroAzia Ekonomia Unio, la Grupo de  la 77 landoj+Ĉinio, la Ne Envicigita Movado.

Kiel vi atendas pri la estonteco de la konstruado de la Zono kaj Vojo?

La Iniciato de la Zono kaj Vojo estos efika kaj sukcesa se ĝi konservos siajn apartajn trajtojn kaj ĉiam kapablos evoluigi aliajn novajn adaptitajn al la evoluo de la internacia kunteksto. Mi rilatas al ĉi tiuj decidaj faktoroj:

-Ĉina neenmiksiĝo en la internajn aferojn de partoprenantaj landoj;
- neniu fermo al la partopreno de landoj kaj de la Nordo kaj de la Sudo de la mondo;
- rekono de la reciprokaj avantaĝoj de la Iniciato kaj antaŭenigo de la disvolviĝo utila al ĉiuj partoj;
- forta integriĝo kun la politikaj organizoj (supre listigitaj) sed ankaŭ ekonomiaj de la Nova Multpolusa Mondo, kiel la Nova Disvolva Banko de la BRICS-Grupo, la Azia Infrastruktura Investa Banko, ktp


Intervjuo kun Vito Petrocelli, prezidanto de la Instituto Italio – BRICS
Pietro Fiocchi

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up