Monda Semajno de Akvo: raporto pri Monda Akva Evoluo de UN

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-19 11:47:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la lasta semajno de augusto,  oni  celebros la Mondan Semajnon de Akvo, celanta pli konsciigi nin pri la graveco protekti tiun ĉi unikan rimedon por la vivo.

Tial, oportunas  rekomendi  interesan verkon. Ĝi estas  poŝlibro eldonita de UNESKO nome de UN-Akvo.  La titolo de la libro estas Raporto pri Monda Akva Evoluo  de Unuiĝintaj Nacioj 2021 Kiel Taksi Akvon.

Akvo estas unika kaj neanstataŭigebla rimedo de limigita kvanto. Sed male al multaj aliaj valoraj rimedoj, estas ege malfacile difini ĝian veran 'valoron'.

Kiel Taksi Akvon, la Raporto pri Monda Akva Evoluo  de 2021, taksas la aktualan statuson kaj defiojn pri taksado de akvo tra malsamaj sektoroj kaj perspektivoj, kaj identigas manierojn antaŭenigi akvotaksadon kiel ilon por helpi nin atingi daŭripovon.

Kiel ĉefa raporto de Unuiĝintaj Nacioj pri akvo, la Raporto pri Monda Akva Evoluo  liveras ĝeneralan bildon pri la stato de la mondaj dolĉakvaj rimedoj, kun la celo doni al koncernuloj la ilojn por efektivigi daŭripovan uzon de akvo.

 

Fonto: Unesko-kuriero
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up