La III-a renkontiĝo monda de solidareco al Kubo efektiviĝos de la 27-a ĝis la 31-a de oktobro en Havano kun pli ol 3 mil 500 partoprenantoj el Azio, Afriko, Mezoriento, Usono, Latinameriko kaj Eŭropo.
La programo inkluzivigos spertointerŝanĝon inter parlamentanoj, prelegojn rilate la aktualiĝon de la insula ekonomia modelo kaj pilgrimadon tra la havana moleo la 28-an de oktobro kun floroj omaĝe al la komandanto Camilo Cienfuegos okaze de la 55-a jaro de lia fizika foresto.
Aliaj aranĝoj estos distingo pro solidara agado al diversaj elstaruloj kaj la kolokvo favore al liberigo de la kubaj kontraŭteroristaj batalantoj maljuste enkarcerigitaj en Usono.
La prezidantino de la kuba instituto de amikeco al la popoloj, Kenia Serrano, komentis ke al tiu ĉi evento estas ligitaj reprezentantoj de sociaj organizoj, kiuj konas la signifon de la renkontiĝo en la kariba insulo por konfirmi la batalon por la paco, integriĝo kaj unueco valorplena de la homa specio.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Malgraŭ defioj, KEA plu iros antaŭen
- Kubo kondamnas atakojn de Israelo kontraŭ Irano kaj avertas pri regiona eskalado
- Ciego de Ávila gastigos la Nacian Tagon de Ribelo la 26-an de julio
- 9-a ANEC-Kongreso: kontribuante al la dizajnado de ekonomiaj politikoj kun socia vizio
- Internacia Tago de Bioteknologio en Kubo