Koralrifoj tra la mondo bezonas nian protekton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-14 15:56:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Koralrifoj en Tahitio. Foto: Alexis Rosenfeld. Unesko-kuriero

La gazeto Unesko-kuriero publikigis ege interesan fotoraporton pri Koralrifoj: Kroniko de fragila Mondo.

Ĝi prezentas raporton pri Scienca projekto sub la egido de UNESKO, kiu  esploras unu el la plej grandaj koralrifoj en la mondo, ĉe la marbordo de Tahitio.

Koralaj rifoj estas ege  gravaj,  ĉar ili gastigas grandan diversecon de mara vivo, en la stilo de grandega natura akvario. Ili povas esti iom maloftaj kaj troviĝas en malpli ol unu procento de la maroj de la planedo.

La koralrifoj de Tahitio  estas unu el la plej grandaj koralrifoj en la mondo, disvolvante siajn florojn je preskaŭ tri kilometrojn longa etendiĝo, kaj ĝi estas ankaŭ unu el la plej profundaj.

Ĉi tiu submara trezoro estis jam delonge konata de lokaj fiŝkaptistoj, sed neniu imagis, ke ĝi povus esti tiom vasta. Post submara ekspedicio, efektivigita per subteno de UNESKO en 2021, la franca esploristo kaj fotisto  Alexis Rosenfeld, donis eksterordidarajn bildojn de tiu pejzaĝo.

Li estas fondinto de la kampanjo Unu Oceano, efektivigita en partnereco kun UNESKO por kreskigi la publikan atenton pri la bezono de konservado de la oceano.

Kontraste al multaj aliaj koralrifoj, ĉi tiu ne estas trafata de korala blankiĝado, la plago, kiu voras plejmulton de la rifoj. Preskaŭ duono de la koralrifaj ekosistemoj malaperis ekde la 1870-aj jaroj pro klimatŝanĝiĝo, troa fiŝkaptado kaj poluado. Inter la postvivantoj, triono riskas malaperi.

Ĝi estas nur proksimuma takso, ĉar ĝis nun nur 20 procentoj de la marfundo estas mapita. Pro tio UNESKO planas mapadi almenaŭ 80 procentojn dela oceana grundo ĝis la jaro 2030. La pliprofundiĝode nia sciado pri la marfundo povus iutage malkaŝi laekziston de aliaj ekosistemoj, kapablaj adaptiĝi al lakreskantaj oceanaj temperaturoj.

 

Le projekto Ecovalor de  UN kontribuas restarigi ekosistemojn marajn de Kubo. Foto: PL

Ĉu estas koralrifoj en Kubo?

Certe, Kubo ankaŭ  havas inter siaj privilegioj la fakton posedi unu el la plej grandajn kaj riĉajn koralajn loĝantarojn en la mondo. Ĝi ankaŭ estas tre bone konservita, male al siaj samuloj en aliaj lokoj, trafita de nerespondecaj homaj praktikoj kaj klimata ŝanĝo.

En Kubo ekzistas ĉirkaŭ 700 mergejoj, multaj situantaj en protektitaj areoj kiuj ankaŭ estas turismaj areoj. Pluraj troviĝas en la proksimeco de urboj, kiujn oni ankaŭ volos koni pro sia beleco: Matanzas, Cienfuegos, Trinidad, Camagüey, Holguín kaj Santiago de Cuba.

La norda koralrifo de la kuba insularo etendiĝas de Varadero ĝis Santa Lucía, pasante tra Ĝardenoj  de la Reĝo. Ĝi estas la plej granda el la Perlo de Karibio kaj la dua plej granda en la mondo. Ĝi garantias sensaciajn scenarojn por praktiki subakvan mergon.

Spongoj, fanoj, diversaj koraloj, gorgonioj kaj steloj, same kiel multoblaj varioj de fiŝoj kaj moluskoj estas kelkaj el la trezoroj ofertitaj de la marfundoj de la Grandaj Antiloj al tiuj, kiuj kuraĝas esplori ilin.

 

Fonto: Unesko-kuriero/RHK

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up