Kreskas esploragado de la agentejo pri medio en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-02 10:57:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Twitter

Havano, mar 2 (RHK) La Media Agentejo (AMA) de la Ministerio pri Scienco, Teknologio kaj Medio, administris dum 2022 entute 74 esplorprojektojn enmetitajn en naciaj kaj sektoraj programoj, kiuj kontribuas al la disvolviĝo de la nacia ekonomio kaj socio, kune kun zorgo de la medio.

Inter la rezultoj elstaras unuafoje pritaksado de ekzistanta arbara degradado en pli ol 10 000 hektaroj da arbaroj, plejparte naturaj, kio ebligis formuli 32 mastrumajn projektojn celantajn redukti tiun ĉi kondiĉon kaj per tio pliigi la forigon de atmosfera karbono.

Krome, scio pri la statuso kaj tendencoj de marbordaj maraj ekosistemoj en la Havano de Naranjo Natura Pejzaĝo, en Holguín, estis renovigita.

Tio kondukis al la karakterizado de la fizik-geografiaj komponantoj de la loko, kaj efektivigi la respondajn inventarojn de flaŭro kaj faŭno, teraj kaj mara.

Aliaj kontribuoj de la esplora laboro de la AMA pasintjare estis la ĝisdatigo de la mastruma plano de la Protektita Natura Pejzaĝo Varahicacos, en okcidenta provinco Matanzas, kaj la progresoj registritaj en la ordigo de la hidrografa baseno Marĉo de Zapata.

Rimarkindas ankaŭ la projektado de metodologio por la kvanta taksado de pluvokvanto per meteologiaj satelitoj, por uzo en prognozo de sekeco en Kubo, kiu plifortigos la fruan avertan sistemon okaze de tia damaĝa fenomeno, kaj kontribuos al  decidoj kun fokuso al reduktado de ĝiaj negativaj efikoj.

La antaŭa respondas al la celoj de la Sektora Programo por Scienco, Teknologio kaj Novigo, Meteologio kaj Daŭripova Disvolviĝo de la lando, gvidata de la Instituto de Meteologio.

Ĝi ankaŭ montras la klimatan karakterizadon de la orienta regiono, kies rezultoj estos aplikitaj al aliaj montaraj regionoj de la lando, ĝis formi la  Monto-Klimatologion de Kubo.

 

Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up