Raporto pri multlingvismo citas Esperanton kiel logikan, vivantan lingvon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-05 10:16:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La paneldiskuto en Krynica (de maldekstre): Edmund Wittbrodt, Stefan MacGill, Seán Ó Riain, Jan Figeľ, Jozef Reinvart. (Foto: Peter Baláž)

Laŭ informas  Universala Esperanto-Asocio per Gazetara Komuniko, la klopodoj de la eŭropaj esperantistoj, kiuj faris proponojn kaj subtenis tiujn proponojn pri Esperanto la pasintan jaron en la tiel nomata Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo, ne estis vanaj.

La Komitato pri Kulturo kaj Edukado de la Eŭropa Parlamento (CULT) ĵus publikigis gravan studon kun la titolo "La aliro al multlingvismo en la komunika politiko de la Eŭropa Unio" (la aŭtoroj estas D-ro Michele Gazzola kaj 5 kolegoj).

La studo taksas la lingvan politikon de Eŭropa Unio surbaze de profunda jura analizo kaj la uzon de la oficialaj lingvoj en 1,5 milionoj da retpaĝoj de 13 EU-instituciaj retejoj, kaj la  lingvokapablojn de eŭropaj plenkreskaj loĝantoj. La studo estas elŝutebla ĉe la retejo de la eŭropa parlamento.

En la paĝo 76-a la raporto konstatas, ke "Ne ekzistas komuna lingvo en EU parolata je tre bona nivelo (t.e. denaska aŭ scipova) de la plimulto de la loĝantaro" kaj en la paĝoj 84-85 estas emfazata la graveco de la lernado de duaj lingvoj, kaj estas citita kiel ekzemplo la programo "Multilingva Akcelilo", la plej voĉdonita inter la proponoj en la eduka sektoro en la Cifereca Plurlingva Platformo de la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo en 2022. La programo Plurlingva Akcelilo montris signifan kaj rapidan plibonigon de la lingvokapabloj de 8 ĝis 9-jaraj lernejanoj, kiuj akiris tiujn kapablojn unue lernante zorge elektitan, limigitan kvanton de vivanta, logika lingvo kiel Esperanto.

La Komisiono de UEA por Agado en Eŭropo kaj la Eŭropa Esperanto-Unio dankas ĉiujn eŭropajn esperantistojn, kiuj subtenis niajn proponojn por Esperanto kaj aparte doktoron Michele Gazzola, kiu partprenis la redaktadon de la nun aperigita raporto kaj invitas ĉiujn partopreni la estontan kampanjon por utiligi tiun mencion en nia informa laboro.


Fonto: https://uea.org/gk/1080

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up