Kultura Tago Cuba Va malfermas festojn por la jarfino

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-26 12:24:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Muziko, danco kaj teatro en la komunumoj estas hodiaŭ la fokuso de la  Kultura Tago Cuba Va (Kubo antaŭen) , kiu lanĉas la tagordon de la nacia festo por la jarfino  kaj salute al la nova datreveno de la triumfo de la Revolucio.

Organizita de la Ministerio de Kulturo, la iniciato alvokas la grandajn danc-ensemblojn sur la insulo kaj ankaŭ la movadon de poetoj kaj improvizemaj interpretistoj por alporti sian arton al la kvartaloj ĝis la 30-a de decembro.

Rimarkindas ankaŭ la aktivigo de la kultura Gerilo apartenanta al la Brigado de Artaj Instruistoj José Martí, kiu festas sian duonjarcenton da kreado en pli ol 60 punktoj en la insularo sub la propono Mia brigado en via komunumo.

Kiel en ĉiuj jarfinoj,   la celo estas promocii la talenton de la populara kaj tradicia kuba muziko por ke la popolo celebru, sentu sin bone, kundividu, ĝuu kaj dancu, certigis la organizantoj de la propono.

La Tago, kiu okazas sub la devizo Kunigi kaj Venki, favoras kuniĝon inter kubanoj per arto; tiucele  partoprenas pli ol du mil kulturajn instituciojn de la lando mergitaj en arta programo destinita por ĉiuj interesoj, malsamaj aĝoklasoj kaj loĝantaro.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up