Díaz-Canel gratulas la gajnintojn de la Komunuma Kultura Premio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-01 15:44:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 1 (RHK) Kuba prezidento Miguel Díaz-Canel Bermúdez hodiaŭ gratulis la gajnintojn de la Nacia Premio por Komunuma Kulturo en sia oficiala Tvitera konto.

„Hieraŭ ni ĉeestis la transdonon de la Nacia Premio por Komunuma Kulturo, kiu estis donita al la poeto Luis Cordero, la Grupo tradici-Portanto 1802 kaj la Projekto @QuisicuabaC, kiuj dediĉis sian tutan vivon al tiu malgranda patrujo kiu estas la komunumo. Gratulon al ĉiuj".

En la evento okazinta antaŭtage en la Kulturdomo Joseíto Fernández  en Centro Habana ĉeestis ankaŭ  Inés María Chapman, vicĉefministrino; Luis Antonio Torres Iríbar, unua sekretario de la Provinca Komitato de la Partio en Havano, la vicministroj pri kulturo Fernando Rojas kaj Kenelma Carvajal; la prezidanto de Uneac, Luis Morlote, kaj Diango González Guerra, prezidanto de la Nacia Konsilio de Kulturdomoj.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up