La nacia basbal-matĉo eniras sian duan etapon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-10-27 08:54:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ses teamoj klasifikitaj al la dua rondo de la nacia basbala serio en Kubo plifortigas siajn etatojn, praktiko komencita en 2013, per selektado de 5 atletoj el la 10 eliminitaj teamoj.

La evento okazos en la okcidenta urbo Matanzas, sidejo de la teamo kiu gajnis la unuan etapon kun rekordo de 42 venkoj kaj nur tri malvenkoj, kio lokis ĝin en la unua pozicio.

Por la nova etapo partoprenos la matĉoj en la plej bonaj pozicioj, kune kun la teamo de Matanzas, ankaŭ la teamoj de Ciego de Ávila, ĉampiono de la jaroj 2011, 2015 kaj 2016, Villa Clara, kies plej freŝa titolo datiĝas de 2013, Granma, Holguín kaj Camagüey.

Tiu ĉi dua etapo de la nacia basbal-serio konsistas el 45 matĉoj kaj poste la gajnintoj iros al la fina etapo por elekti la nacian ĉampionon de basbalo, la nacia kuba sporto.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up