Al Rihla kaj Al Hilm: Esperanto sur la pilkoj de la Mondpokalo 2022

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-28 09:38:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Al-Rhila: futbala pilko kun teksto en Esperanto

La germana sportfirmao Adidas kaj FIFA (Federacio Internacia de Futbalo Asocia) elektis utiligi Esperanton kiel unu el la lingvoj aperantaj sur la oficialaj pilkoj de la Futbala Mondpokalo 2022. Pri tio UEA informis plej unue pere de la n-ro 1 de Facila Vento, la Kongresa Kuriero de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto.

Al Rihla, la oficiala nomo de la pilko, signifas "la vojaĝo"-n en la araba. Fabrikata ekde marto 2022 de Adidas, ĝi kombinas elementojn de la kulturo de Kataro al novaj teknikoj kaj nuntempaj valoroj, kiel daŭripoveco kaj internacieco. Laŭ FIFA la dezajno estas inspirita de la kulturo, arkitekturo, boatoj kaj flago de Kataro, dum la blua, ruĝa kaj flava kolorskemo reprezentas la pejzaĝon de la lando.

Krom la tre specialan dezajnon, Al Rihla havas teknologion, kiu plibonigas la video-asistan arbitracion per detalaj datumoj pri la movo de la pilko – kaj ĝi estas la unua oficiala pilko de FIFA fabrikata per naturmediamikaj materialoj, kiel gluoj kaj inkoj surbaze de akvo. Aldone, sur ses el la triangulaj pecoj de la pilko aperas la mesaĝo: FUTBALO ESTAS – KOLEKTIVA – RESPONDECO – PASIO – RESPEKTO – TEAMLABORO – HONESTECO.

La teksto aperas en la angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj Esperanto. La unuaj kvin estas inter la oficialaj lingvoj de UN. La angla, araba, franca kaj hispana aldone ankaŭ estas inter la oficialaj lingvoj de FIFA. La inkluzivon de Esperanto sur la pilko iniciatis la direktorino de dezajno de Adidas, Franziska Loffelmann, laŭ informo de la revuo Esperanto.

Al Rihla estis uzita en la 60 unuaj matĉoj de la mondpokalo. La 11-an de decembro 2022 FIFA rivelis alian pilkon, por speciala uzo dum la duonfinaloj kaj finalo, Al Hilm, kies nomo signifas “la revo”. La teknikaj aspektoj de la pilko estas la samaj de Al Rihla, sed la dezajno baziĝas sur teksturita ora, ruĝa kaj viola bazkoloroj kun subtila triangula ŝablono, inspirata de la brilantaj dunoj de la dezertoj ĉirkaŭ la urbo Daŭho, de la koloro de la mondpokala trofeo kaj de la ŝablono de la katara flago. Denove aperas la samaj lingvoj kiel sur Al Rihla, sed kun alia teksto kaj en alia agordo: ĉi-foje legeblas nur la vorto “KUNE” centre en la araba, kun la ekvivalentoj en la angla, ĉina, Esperanto, franca kaj hispana ĉirkaŭe. Ambaŭ pilkoj estas aĉeteblaj ĉe retbutikoj de Adidas.

Al-hilm kun Esperanto-teksto: Kune

Pluraj esperantistoj sukcesis uzi la novaĵon pri Al Rihla por informi pri Esperanto, en personaj retoj aŭ per agado ĉe gazetaroj. UEA gratulas al tiuj kaj kuraĝigas ĉiujn daŭre reprodukt(ig)i la informojn nacilingve ankaŭ okaze de la apero de Al Hilm. UEA rememorigas, ke Tutmonda Esperanta Futbala Asocio (TEFA), kvankam ne aliĝinta al FIFA, estas ekde 2014 membro de la NF-Ligo (ne-FIFA-Ligo), kiu kunigas teamojn de neagnoskitaj ŝtatoj, de minoritataj grupoj aŭ senŝtatajn teamojn, kiel la futbalteamon Esperanto, de TEFA mem.

En 2015 TEFA kaj NF-Ligo kreis la pokalon Zamenhof, omaĝe al la iniciatoro de Esperanto. La ludoj de la futbalteamo Esperanto okazis dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto, ĉiujare de 2014 ĝis 2019, interrompitaj pro la pandemio. Sed ankoraŭ ĉi-jare okazos futbalmatĉo inter loka teamo kaj esperantista teamo dum la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto, fine de decembro en Senegalo. La matĉo uzos Al Rihla.

UEA kaj TEFA gratulas al Adidas kaj FIFA pro la elekto utiligi Esperanton, kio honorigas la tutmondan Esperanto-komunumon kaj bele pruvas, ke Esperanto ja situas inter la konsiderindaj internaciaj lingvoj. UEA ankaŭ gratulas al ĉiuj teamoj, kiuj partoprenis la Mondpokalon 2022, speciale al la kvar duonfinalistoj, per kiuj la komisionoj de UEA Amerika (Argentino), Eŭropa (Francio kaj Kroatio), Afrika kaj MONA (Maroko) sentas sin reprezentitaj – kaj aparte bondeziras al la 2 finalistoj.

Fine UEA bondeziras al la mondfama brazila futbalisto Pelé, kiu subtenis Esperanton, deklarante, ke "Esperanto estos ĝenerale tre utila al sportistoj por interproksimigi ilin kaj faciligi por ili amikajn kaj sportajn interrilatojn". Nuntempe 82-jara, Pelé estas enhospitaligita. Ekde 2021 li batalas kontraŭ kancero kaj lastatempe suferas spirkomplikaĵojn pro KOVIM-19: kuracistoj tamen raportis pri pliboniĝo de lia situacio.


Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/1085a1

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up